plezurigan viziton !

plezurigan viziton !

12.10.16

Kolibroj ĉe kalsoneto.




Nederlandano estis arestita en 2011 en la flughaveno de Kajeno (ĉefurbo de Franca Gujano) kun 12 kolibroj en sia pantalono, ĉe la nivelo de sia kalsoneto.
Jam kondamnita pro bestotrafiko, li provis kontrabandi la birdetojn, transportante ilin kudritajn en sia pantalono, proksime de sia kalsoneto. Pro liaj suspektinda dancemo (tio probable tiklis), la viro estis rimarkita de la ceteraj pasaĝeroj, kiuj avertis la doganistojn.
Neniu raporto donis novaĵojn pri la dekdu muŝbirdetoj… Almenaŭ ili rajtus diri : « atentu, la birdeto ‘stas elironta ! »  

1 commentaire:

  1. Avant on pouvait se contenter de chercher des poux sur la tête...

    RépondreSupprimer