plezurigan viziton !

plezurigan viziton !

23.11.16

Benkomeze.


Vi jam scias, mi ofte vizitas parkojn, atendante la konvenan horon por miaj profesiaj rendevuoj...
Tial mi rimarkis ion :
Kiam iu eksidas sole sur benkon, tiu havas la eblecon loki sian pugon, ĉu je unu el la du ekstremoj, ĉu tabulmeze.
Laŭ mia sperto, kiu sidas meze de la benko sendas la jenan mesaĝon : for la truduloj !
Sed kio koncerne tiujn, kiuj lasas tute liberan sidlokon, kvazaŭan inviton, tute proksime al si ?  
Des pli se ĉarma smajleto sekvas la preterpasanton !
Plurfoje mi provis.
Nu... plurfoje (mi ne diris ĉiam), jes tamen plurfoje mi "fiŝkaptis" sukcese...
Kial vi ne provus mem ?       

1 commentaire:

  1. banc publique, banc publique, mais où sont les regards obliques?

    RépondreSupprimer