plezurigan viziton !

plezurigan viziton !

6.11.16

Internacia tago de la afrika verkisto.




La 7a de novembro estas tutmonde la tago de la afrika verkisto.
Kun granda plezuro, mi plurfoje legis romanojn de afrikaj aŭtoroj… en la franca.
Estas hodiaŭ la okazo diri, ke tamen mi ne komprenas, kial la afrikaj intelektuloj daŭre uzas la lingvon de la koloniintoj (ĉu vere « intoj » ?) anstataŭ uzi kaj la afrikajn, kaj iun neŭtran (tio estas kompreneble Esperanto !).
Kial do la hindoj plu parolas la anglan en la liberigita Hindio ?
Ĉu la indonezianoj daŭre parolas la nederlandan ?
Kial la defendantoj de keltaj lingvoj, bretonoj, kimroj, skotoj, irlandanoj, kune uzas la anglan ?
Vera liberiĝo estas unue mensa, do… kultura !
Ni havas la ŝancon disponi vere neŭtran lingvon. Ni uzu ĝin por mense liberiĝi kaj elkoloniiĝi!  

Aucun commentaire:

Enregistrer un commentaire