plezurigan viziton !

plezurigan viziton !

25.11.16

Japana arto : la ŝungoj.




La ŝungoj (春画) estas japanaj erotikaj gravuraĵoj de stilo Ukijo-e.
Ŝungo signifas laŭlitere "printempa bildo", eufemismo por aludi la seksumadon. La vorto shunga originus el la ĉina esprimo chungonghua (japana: shunkyūga), signifanta « bildo de la printempa palaco ». La ora tempo de la shungo okazis dum la Epoko de Edo (江戸時代) (1600 – 1868).
La ŝungoj havas sian devenon en Ĉinio. Oni opinias, ke ili estis unue inspiritaj far la ilustraĵoj de la medicinaj manlibroj en la Epoko de Muromaĉi (1336 – 1573), kaj fare de la tiamaj ĉinaj erotikaj pentristoj, kiuj kutimis troigi la mezuron de la generiloj (unu el la proprecoj de la ŝungoj). Kvankam ili ekzistis jam antaŭ la Epoko de Edo, ili ĝis tiam maloftis kaj estis destinitaj por korteganaro. Nur de tiu epoko ili vere disvolviĝis dank’ al la grava progreso de la presarto, kaj en kvalito, kaj kvanteblo.
La registaro plurokaze provis malpermesi la ŝungojn, unuafoje per edikto de la Tokugaŭa klano en 1661, kiu malpermesis interalie la erotikajn librojn koŝokubon (好色本). Tiuj dispozicioj malhelpis precipe la verkojn, kiuj kritikis la daimion kaj la samurajaron. La multe pli severa edikto de 1722, kiu malpermesis la eldonon de ĉiu nova libro sen la konsento de la urba komisaro, definitive okazigis la samizdatiĝon de la ŝungoj sed ne sukcesis ĉesigi ties diskreskadon.     
La ŝunga arto finfine forpasos je la apero de la erotika fotografio komence de la epoko Mejĝi (1868-1912). Ĝi tamen plu estas la inspirfonto de la Hentaja produktado : pornaj japanstilaj desegnofilmoj kaj mangaoj. La unua elmontrado de ŝungoj en Japanio okazis nur en 2015 en la muzeo Ejsej Bunko.

 La ŝungoj traktis plurajn situaciojn, tiel ebligante multdiversajn temojn : viroj delogantaj virinojn, virinoj delogantaj virojn, de gejunuloj ĝis gemaljunuloj. Kvankam precipas aliseksemaĵoj, tamen samseksemaj scenoj de viroj kun viroj kaj virinoj kun virinoj multnombras pro la tiama malpli severa moro.   

Laŭ Vikipedio, kaj kun speciala danko al Snoopy de la blogo Homodesiribus pro lia propra kaj sciemiga enbloga traktado de tiu temo.

Aucun commentaire:

Enregistrer un commentaire