plezurigan viziton !

plezurigan viziton !

20.11.16

La voluptemulo.




Mi rakontos al vi petolegan sonĝon
Se mia memoro nunigi ĝin povas :
Mi en alia lando ĉiunokte vidas
Min kiel serpenton, arbon aŭ birdeton.
Stalisto min selas kaj grumo min rajdas,
Mi iĝas kelkjoje matraco aŭ tiko,
(Tiam sian ilon akrigas la isto.)
Stango ardigata, ambose batata,
Lampo plenigata kaj ekflamigata.
Kelkiam mi estas senanima aĵo,
Jen ekzemple domo, pordo, kamentubo,
Kiun oni kovras, malfermas, skrapadas.
Ne eblas imagi pli bizaran sorton.
Ĉar min oni ŝarĝas, enigigas, vendas,
Per mi oni hejtas, najlas, batas, fendas.
Mi tiel utilas al ĉiu metio.
Estante kudrilo, tuj oni min tredas,
Kaj se kuniklido min on trapikas,
Eĉ min surstangigas estiel kokidon.
Hordeo draŝata, tolaĵo gladata,
Oni raspas, pistas min kiel muskaton,
Breĉe min transiras estiel landlimon,
Ĝis mi kiel pruno estas konfitata.

Marc-Antoine Legrand (1673-1728). 
Elfrance tradukita far Jérôme Tanguy. 

1 commentaire: