plezurigan viziton !

plezurigan viziton !

17.11.16

Moldolĉaj deklivoj.



Vin smajligis kelkaj el miaj karesoj
En niaj teneraj ludoj de enamiĝantaj katidoj,
Kaj miaj fingroj la padojn laŭiris tiel lerte
Ke viaj lipoj kaj haŭto tremetis volupte…

Trans viaj laktozaj ebenaĵoj vagadi ĝis la moldolĉaj deklivoj,
Kie miaj manoj ja konis la topografion de viaj deziroj,
Niaj interplektitaj spiroj kaj rigardoj estis la ventorozo
De miaj tuŝaj odiseadoj forblovitaj far la ondoj de via ĝuado…   

Eraste de Saint-Amant, Poèmes garçonniers (Priknabaj poemoj) 2014.
Elfrancigita de Jérôme Tanguy kun la afabla permeso de la aŭtoro.

Por la franclingvanoj, pli da poemoj ĉe : Eros in Arcadia.

Aucun commentaire:

Enregistrer un commentaire