plezurigan viziton !

plezurigan viziton !

3.11.16

Sonĝo blua.




« Estis sonĝo blua kiel nokta refaldo,
Sonĝo salogusta miele varmeta,
Same kiel membroj kune interplektitaj
Malemas vekiĝi je la sunleviĝo…

Estis sonĝo blua de manoj kaj kisoj,
Kiel impetegaj karesoj senĉesaj
Sur standoj de plezur’, en ondoj de dezir’,
Kiam je tagiĝo sin fermas okuloj… » 


Eraste de Saint-Amant, el « Knabaj poemoj » (Poèmes garçonniers), 2000.
Elfrancigita de Jérôme Tanguy kun la afabla permeso de la aŭtoro.

1 commentaire: