plezurigan viziton !

plezurigan viziton !

10.12.16

Bela naiveco.


Ganimedo: Kaj kie dumnokte mi dormos? Ĉu ĉe tiu knabo Eroto?
Zeŭso: Ne — ĝuste tial mi ja rabis vin, ke kune ni dormu.
Ganimedo: Ĉu vi ne sola povas ekdormi, ĉu prefere vi dormas kun iu alia?
Zeŭso: Jes, kun iu kiel vi, Ganimedo, tiel bela.
Ganimedo: Kiom do utilas beleco por via dormo?
Zeŭso: Ĝi enhavas ian sorĉon kaj alportas ĝin pli kviete.
Ganimedo: Strange! Mia patro ĉiam abomenis dormi kun mi kaj matene plendis, ke mi forigis lian dormon per mia turniĝado, piedbatoj kaj parolado dumdorma. Tial kutime li sendis min dormi ĉe panjo. Jen vi, se nur pro tio, kiel vi diras, vi forkaptis min, resendu min do tuj al la tero, aŭ neniam vi plu dormos. Mi ja ege vin ĝenos per mia daŭra turniĝado.


de Lukiano "Dialogoj de la dioj", elhelenigis Gerrit Berveling.

Aucun commentaire:

Enregistrer un commentaire