plezurigan viziton !

plezurigan viziton !

18.12.16

Fejsbukumi…




De kelkaj tagoj, mi provas trovi amikojn ekster Fejsbuko, uzante tamen ties samajn rimedojn…

Do, ĉiutage, mi iras surstraten, klarigante al la preterpasantoj, kion mi manĝis, kiel mi fartas, kion mi faris hieraŭ, kion mi nun faras, kaj kion mi faros poste.

Mi disdonas al ili fotojn de mia koramiko, de miaj fikamikoj, de mia orfiŝo (hundon mi ne havas!), de mi en mia aŭto, de mi sur mia balkono, de mi en la naĝejo, ktp…

Mi aŭskultas krome la konversaciojn de la surtrotuara ĉeestantaro kaj komente diras : « mi ŝatas ! ».

Nu… ja trafe ! Jam tri personoj min sekvas : du policanoj kaj unu psikiatro.

Kaj vi ? Ĉu vi plu fejsbukumas ?    

Aucun commentaire:

Enregistrer un commentaire