plezurigan viziton !

plezurigan viziton !

15.12.16

Gejo.




Mi estis gejo kaj suferis
Pro manko mia je kuraĝ'
Al la gepatroj mi ne diris
Mi agis tiel en junaĝ'
Mi estis gejo kaj edziĝis
Al amikino jam post jar'
Sed tamen la geedza vivo
Al mi nur estis ja amar'
Mi estis gejo kaj patriĝis
Eĉ du gefilojn havis mi
Edukis mi laŭ mia eblo
Kun amo kaj kun simpati'
Mi estis gejo, maljuniĝis
Sed kiel vidvo ĝis la mort'
Mi tre bedaŭras la solecon
Ĉar ĝi ne estas viva sort'
Mi estis gejo kaj mi kaŝis
Subpremis sentojn de mia kor'
Kaj kiam tion mi rimarkis,
Jam mia vivo estis for.

Frans Stein
1979

1 commentaire:

  1. On les appelait encore comment ceux là : Blousons noirs, Zazous, teenagers , rebels without a cause?

    RépondreSupprimer