plezurigan viziton !

plezurigan viziton !

17.12.16

Maristoj estas flugiloj…

Maristo de Yannis Tsarouchis, greka pentristo.



Maristoj estas flugiloj, la flugiloj de l’ amo,
la speguloj de l’amo,
la maro kuniras kun ili,
kaj iliaj okuloj estas tiom blondaj, samkiom amo,
kiu same blondas, kiel iliaj okuloj.
La vivplena ĝojo, kiujn ili verŝas en vejnojn
ankaŭ estas blonda
samkiel la haŭto, kiun ili malkaŝas ;
ne lasu ilin forfuĝi ĉar ili ridetas
samkiel ridetas libereco,
blindiga brilo staranta sur maro.
Se maristo estas maro,
blonda maro amsopira, kies ĉeesto kantas,
tial urbon mi ne plu volas kun ties grizaĉaj sonĝoj ;
sed ja la maron mi volas por dronigi min en ĝi,
drivanta ŝipo,
drivanta korpo, por sinki en ĝia blonda lum’.

Poemo de Luis Cernuda el «Los placeres prohibidos » (Malpermesitaj plezuroj), libere esperantigita far Ĵeromo el franclingva traduko.

Aucun commentaire:

Enregistrer un commentaire