plezurigan viziton !

plezurigan viziton !

30.12.16

Mezuri ĝin, sed ne iel ajn !




Mezurado de la longeco kaj la cirkonferenco de la peniso.
Mezurado de la longeco de la erekta peniso.
La longecon de erekta peniso oni mezuras, kiam ĝi jam plene stariĝis. Rektilon aŭ faldeblan metron oni tiam lokas sen premo surventra, kaj la distanco ĝis la ekstremo de la glano tiel estas mezurata (ilustraĵo 1). Male al la mezurado nomita « bone press », dum kiam la rektilo estas forte premata, tiu pli leĝera lokado de la mezurilo konsideras ĉi-kaze la tavolon el graso ĉirkaŭ la bazo de la peniso, determinante tiel la longecon efike uzatan dum la stimulado. Tial, la rezulto mezurata povas iĝi malsimila post dikiĝo aŭ maldikiĝo.      
 
Ilustraĵo 1 : taŭga lokado de la rektilo por determini la penisan longecon.

Dum la mezurado, oni nepre atentu, ĉu la mezurskalo de la rektilo komenciĝas aŭ ne ĉe ties ekstremo. Se ne, oni aldonu tiun diferencon. Ekzemple, se la mezurado montras penisan longecon je 15.0 cm dum la mezurskalo komenciĝas surretile je 5 milimetroj de la ekstremo, tiam la peniso estas 15.5 cm longa.
Mezurrubando, kiam metita rekte sur la supran surfacon de peniso, povas misigi la rezulton, kiam tiu peniso estas kurba, ĉu supren, ĉu malsupren (ĉar inter du mezurpunktoj ĉiam estas kurbo pli longa ol rekta linio). Por taŭge kompari longecojn de peniso malgraŭ ties malsimilaj formoj, nepras konservi la pli mallongan distancon inter la ventro kaj la ekstremo de la peniso.
Atentu ke mezurado de la longeco de la erekta peniso fare de urologo, kiu por praktikaj kaj klinikaj kialoj faras tion tirante la malerektan penison, donas similajn valorojn, ĉar erekta peniso povas esti nur same longa, kiel tirite kiam malerekta. Tamen, por determini la longecon de erekta peniso hejme, la ĉi-supra metodo estu preferata, ĉar mezurata estas tiu-kaze la efektiva fiziologia erekto, t.e. la vere atingebla longeco de la erekta peniso, kiun povus mallongigi erektaj misfunkcioj.

Mezurado de la longeco de la malerekta peniso.
Kiam malerekta, ne stariganta, peniso prezentas diversajn longecojn laŭ la situacioj. Tial, por mezuri la longecon de malerekta peniso, averaĝa valoro estu determinita el multnombraj mezuradoj.


Détermini la penisan specon : peniso elkarna aŭ peniso elsanga.
« Elkarna peniso » estas ne multe pli granda kiam erekta, ol kiam malerekta. Male, « elsanga peniso » estas klare pli granda kiam erekta, ol kiam malerekta. Eblas paroli pri elkarna peniso, kiam tiu-ĉi fariĝas maksimume 1.9 oble pli longa dum erekto, t.e. kiam ĝia longeco preskaŭ duobliĝas. Ekde kiam peniso fariĝas pli ol duoble pli longa (ekde la faktoro 2), temas tiam pri elsanga peniso.   


Mezurado de la cirkonferenco de la erekta peniso.
La cirkonferencon de erekta peniso oni mezuras, kiam la peniso jam plene stariĝis. Mezurrubando estu volvita ĉirkaŭ la peniso, rekte kaj ebene, sen forta tirado. Kiam temas pri larĝeco de peniso, oni konsideras plejofte ties cirkonferencon.
Diferenco inter cirkonferenco de peniso (larĝeco de peniso) kaj ties diametro.
Ekzistas ofta konfuzo inter cirkonferenco kaj larĝeco de peniso. La cirkonferencon de peniso oni determinas mezurante la plenan cirkonferencon de la peniso (ilustraĵo 2). Cetere, penisa diametro estas la plej mallonga distanco inter unu el la penisa flanko al la alia. Ĉar tute ne eblas pasigi mezurilon tra peniso, diametron de peniso eblas kalkuli laŭ la ĉi-sekvanta maniero : matematike, cirkonferenco de peniso valoras 3.141 oble ties diametron. Tial, kiam viro havas cirkonferencon de peniso je 12.0 cm, la diametro de lia peniso estas do 12.0 : 3.141 = 3.8 cm. 
 
Ilustraĵo 2 : mezurado de la penisa cirkonferenco (larĝeco de la peniso).

Libere tradukita el la retejo : http://www.penimaster.fr/Questions-et-reponses/mesure-du-penis.html

Aucun commentaire:

Enregistrer un commentaire