plezurigan viziton !

plezurigan viziton !

16.12.16

Paul Thevanez (1891 – 1921).

Paul Thevanez - 1921 - memportreto.



Paul Thevanez estis svisa artisto, kiu kreis murpentraĵojn, akvarelaĵojn kaj kostumojn por danco kaj teatro. Li estis ege konvinkita pri la rilatoj inter la dancaj, skulptaj kaj pentraj artoj, kaj fascinis lin la aplikado de ritmo al pentrarto. Li studis en Parizo, kie li rilatis kun Stravinskij kaj Cocteau, kiun ĉi li eĉ portretis. Li poste translokiĝis en Novjorkon, kie li plu karieradis. Tie li renkontis la poeton Witter Bynner, de dek jaroj pli aĝa ol li, kiu iĝis lia amoranto. Thevanez subite mortis en 1921, tridekjara, pro peritoneito. En 1922, ege afliktita pro la perdo de sia kunulo, Bynner proprakoste kompilis kaj eldonigis tutan libron de liaj desegnaĵoj je lia memoro.

Dankon al Snoopy de Homodesiribus pro lia prunto-permeso.      

Portreto de Jean Cocteau.

 Pajno.

 Portreto de 1915.

Portreto de 1919.

1 commentaire:

  1. Merci pour la citation et le remerciement mais tu sais, je ne suis propriétaire de rien, et sur Internet, il faut que ça circule. Je déteste les sites qui bloquent le téléchargement de leur contenu. Heureusement je suis bardé de logiciels divers et j'arrive toujours à trouver une faille. Aucun site n'est "incrackable" ;-). Tu ne devais pas traduire l'article de journal? C'est drôle, à chaque fois que je viens sur ton site j'apprends un nouveau mot d'espéranto même si globalement, pour moi, c'est du chinois.

    RépondreSupprimer