plezurigan viziton !

plezurigan viziton !

7.1.17

Vintra maloftaĵo.




Homaro dumvintre sin mufas
Muzelo vidiĝas subĉape
Okulojn frostego piketas
Geuloj pingvenumas pufe

Grizaĉa nebulo, neĝofal’
Encerba, enorela vato
Tutkorpe mi sopiras nur al
Koloroj, flirtema zumado

Travitra vidaĵo de etaĝ’
Ĉekole sange ruĝa skarpo
De knabo montriĝas la vizaĝ’
Feliĉo subitas en sparko

Por meti tornistron
Sur apudan benkon
La ŝultrojn li levas stilzbirde
Super kalsona zon’
Li malkovras haŭton
Hela stri’ stampita mensbilde

Januaro 2014.

Aucun commentaire:

Enregistrer un commentaire