plezurigan viziton !

plezurigan viziton !

22.2.17

Afriko : kiuj estas la plej toleremaj landoj rilate samseksemulojn ?




Sondersploro, realigita en 2016 ĉe 50 000 personoj el 33 afrikaj landoj, montras la situacion rilate al samseksemo. 

Multnombraj estas la afrikaj landoj, kiuj ne toleras samseksemon, kaj eĉ ĝin leĝe sankcias. Cetere la amsinformiloj ofte raportas pri agoj homofobiaj kaj transfobiaj okazintaj ĉie sur la afrika kontinento.
Sondesploro farita de AfroBaromètre montras ke 4 afrikanoj el kvin malmulte aŭ eĉ tute ne ŝatus havi samsekseman najbaron. Sed enreale, la situacio estas pli nuancoplena, ol ĝi unue ŝajnas.
Kvar afrikaj landoj sin montris apartaj, kies loĝantoj asertis, ke vivi apud samseksema najbaro ne ĝenus ilin. La Verdkaba Insularo estas la plej tolerema lando, dank’ al 74% da pozitivaj opinioj. Sekvas Sudafriko kun 69%, Mozambiko kun 56%, kaj fine Namibio kun 55%, kvankam tiu lasta lando plu leĝe sankcias samseksemon.
Male, la maltoleremo kontraŭ samseksemuloj estas plejofta en Senegalo (97%), en Gvineo, Ugando, Burkinafaso kaj Niĝero kun 95% da negativaj respondoj. 
La esploro montras, ke ekzistas interrilato inter la leĝa situacio kaj la toleremo rilate samseksemulojn. Fakte, en la landoj, kie samseksemo ne estas kontraŭleĝa, ekzemple en Sudafriko kaj la Verdkaba Insularo, la akceptnivelo estas pli alta, ol en tiuj, kiuj daŭre kriminaligas ĝin. Tamen, en kelkaj landoj, la civitanoj estas pli progresemaj ol la enlandaj leĝoj, akceptante sufiĉe bone samseksemon, spite al malfavora leĝaro. Tia estas en Namibio kaj Maŭricio, kie la loĝantaro bone akceptas samseksemulojn, dum samseksemo daŭre estas rigardata kiel krimo.  
Krome, eblas ankaŭ montri interrilaton inter la grado de toleremo, la aĝo kaj la eduka nivelo de la respondintoj. La pli junaj kaj pli edukitaj afrikanoj estas ja pli toleremaj, ol la pli maljunaj kaj malpli edukitaj.
Eblas do esperi, ke tiu pensmaniero evoluos, cele al pli bona akcepto de samseksemo, dank’al du rimedoj : edukado kaj malkriminaligo.    

1 commentaire:

  1. "Cry, the beloved country ", en premier, "De Honden" , en second souvenir d'humanités- finies en 1967 - multilingues parlant de l'Afrique du Sud du temps de l'apartheid !

    RépondreSupprimer