plezurigan viziton !

plezurigan viziton !

20.2.17

Tanzanio: ministro minacas «publikigi nomojn» de samseksemuloj, por bremsi la kreskadon de aidoso.




La registaro enketas pri «la samseksema sindikato», asertis en Tvitero la tanzania helpministro pri Sano Hamisi Kiguangalla, kiu minacis pasintan sabaton publikigi la nomojn de samseksemuloj, kiuj laŭ li, «komercas» per siaj korpoj. Kaj «tiuj, kiuj pensas, ke tio estas ŝerco, eraras. La registaro havas potencon, kaj arestos ĉiujn, kiuj estas koncernataj».      
Same kiel en 38 el la 54 afrikaj landoj, samseksemo estas severe subpremita en Tanzanio, eĉ povas ricevi punon de porĉiama mallibereco. Sed se la arestadoj estis antaŭege maloftaj, de post la elekto de la prezidento John Magufuli, en novembro 2015, la aŭtoritatoj alprenis «kontraŭ-gejan politikon». 

Legu la tutan artikolon ĉe : neniam milito inter ni.

Aucun commentaire:

Enregistrer un commentaire