plezurigan viziton !

plezurigan viziton !

26.4.17

Tunizio : torturitaj por « pruvi » sian gejecon. Jen kio okazas nuntempe en Tunizio !




Mi ricevis kaj tradukis esperanten tekston de Mounir Baatour, la prezidanto de la asocio Shams, kiu batalas kontraŭ la kriminaligo de samseksemo en Tunizio :  
En mia lando, se vi estas arestita kadre de la kontraŭgeja leĝo, la aŭtoritatoj povas devige submeti vin al « anusa testo ». Laŭ ili, tiu esploro ebligas « pruvi » ies seksan orientiĝon.
Temas fakte pri traŭmatiza seks-agreso, kiu pruvas ja nenion.
Antaŭ kelkaj tagoj, la nacia Kuracista Konsilistaro de Tunizio apelaciis al ĉesigo de tiu abomeninda ago, kiu malrespektas la konsenton de tiuj, al kiuj ĝi estas farita. Kvankam tio estas paŝo en la bona direkto, tamen tio ne sufiĉas. Ĉar fakte, la polico povas trudi iun ajn al « konsento ».
Se de nun ni multope laŭtigos la voĉon, ni povos kontribui al la ĉesigo de tiu abomenaĵo.
Subskribu la peticion ĉe : go allout.org (elektu lingvon supre dekstren)

Jen nun rakonto de viktimo :

« Mi sentis min kvazaŭ beston. Ŝajne mi ne plu estis homo… Kiam mi revestis min, ili mankatenigis min kaj mi eliris, tute ŝokita… La du policistoj ĉeestis, rigardante tion, kion faris la kuracisto. Mi spertis kvazaŭ seksperforton. »
 
         La medicinaj kaj leĝaj fakistoj el la tuta mondo forte malaprobis tiun agon. Eĉ la tuniziaj aŭtoritatoj scias, ke temas nur pri rimedo por torturi kaj traŭmatizi la homojn, kiuj laŭ ili estas samseksemaj.
         Pasintan monaton, juna paro de la urbo Sousse suferis tiun sperton, kiu devis pruvi ilian gejecon. La kuracistoj kompreneble trovis nenian « pruvon », sed ambaŭ estis tamen kondamnitaj je okmonata enkarcerigo.

Aucun commentaire:

Enregistrer un commentaire