plezurigan viziton !

plezurigan viziton !

23.5.17

Homofobiaj lernolibroj en Ĉinio.



La GLAT-organizaĵo « All out » informas nin, ke jam de multaj jaroj, pli ol duono de la lernolibroj de la ĉinaj universitatoj diskonigas, ke « samseksemo estas malsano ».  Qiu Bai, juna studentino, tute malkonsentis rezigni la aferon. Ŝi do renkontis la ministron de Edukado, petante ke li formetu tiujn homofobiajn lernolibrojn. Ĉar tiu ĉi ne konsentis, ŝi tiam submetis la aferon al la juĝpovo. Sed ankaŭ la juĝistoj ignoras kaj senĉese refutas la peton.
Tamen, la kuraĝa Qiu Bai fine estis aŭdata de unu el la plej grandaj eldonejoj de lernolibroj de Ĉinio, kiu promesis formeti la homofobiajn enhavojn el siaj lernolibroj.
Jam pli ol 160 000 membroj de la organizaĵo « All out » subskribis la peticion de Qiu Bai, petante la formeton de tiuj homofobiaj lernolibrojn. Post kelkaj semajnoj la peticio estos transdonata al la Minstrejo pri Edukado.
Vi povas partopreni ĉe : All Out kaj elektu vian lingvon supre dekstre.

Aucun commentaire:

Enregistrer un commentaire