plezurigan viziton !

plezurigan viziton !

15.9.17

Knabego somera.




Knabego somera, knabego kampara,
Vian sunbrunigitan varman belon vi ofertas
Al la okuloj de soleca promenanto
Dum per rigardo arda vi penetris lian :
« Jen somero, tempo kiam vekiĝas ĉiuj deziroj,
Jen somero, kiam la knaboj sopiras al plezuroj
Tra agroj hordee blondaj, tra bonodoroj kampofloraj »

Sed la promenanto deturnis sian rigardon kaj rapidpaŝe foriris,
Li ne aŭdis la dolĉan muzikon de viaj okuloj :
Vi sevoplena certe allasus vin al la karesado
De el viaj revoj unta amoranto…
Ve, mi ne renkontis vin flanke de l’ sekretaj padoj
Kie ja volonte mi estus cedanta al tiu alvoko de l’amoro knaba.

Eraste de Saint-Amant, Poèmes garçonniers (Knabaj poemoj), 2016.
Elfrancigo fare de Ĵeromo kun la amika permeso de la aŭtoro.

Elsomera mensbildo 3


Fiereco : 
- mia mano knedis ion de vi, kion la suno eĉ apenaŭ karesis.

Rigardo.


Mirige !
Mia kaco ja aŭdas tion, kion via rigardo diras.

14.9.17

Parizo 2024 : kial mi ja prifajfas la Olimpikojn.




Prifajfas, kaj eĉ multe pli !...
         Laŭ preskaŭ ĉiuj amaskomunikiloj, la franca popolo ĝojegus (eĉ fierus !) pro la venontaj enparizaj Olimpikoj en 2024.  Mi ne ! Kaj mi tute ne kredas min sola.
Kial ?
         Unue ĉar la nunaj Olimpikoj fakte estas tutmonda spektaklego kaj montrofenestro, precipe valora por la grandaj firmaoj (Coca-Cola, Mc Donald, Visa, Bouygues…). Naŭze ! Sporto gravas nur poste…


         Due ĉar al mi tute ne plaĉas tian ŝovinisman naciismon, kies interna ideo estas montrado de sia supereco kaj gloro kompare kun la aliaj nacioj kaj popoloj. Vomige ! Des pli kiam, por tion atingi, oni grandskale uzas kontraŭleĝajn stimulilojn… Ĉu vere tio rilatas kun sporto ?


         Trie, ĉar profesiigi iun ajn sporton estas laŭ mi stultaĵego ! Ne plu povas temi pri sporto*, ekde kiam oni iste sportumas, sed nur pri spektaklo, samkiel siatempe faris la gladiatoroj.


         Kvare, ĉar tia fiaranĝo inter tiu mafia organizo kaj nacioj tute ne estas demokrata, malgraŭ ke granda parto de la buĝeto peze kostas al la ŝtatfinancoj.


         Niaepoke, rigardante la staton de nia planedo, ĉu ne eblus uzi niajn entuziasmon, komunajn fortojn kaj monrimedojn cele al multe pli altvaloraj projektoj ? Ĉu mono troveblus por Olimpikoj, sed neniel por hospitaloj, lernejoj, daŭripova kaj pornutra terkultivado ?


         Nu… Se vere temus pri sporto, ververa sporto, bela sporta idealo, kial ne subteni la lokajn klubetojn, kiuj tiom bezonas, ebligante sanigan kaj plezurigan sportumadon por knabinoj kaj knaboj, junuloj kaj majunuloj, handikapuloj kaj nehandikapuloj, ĉie en la mondo ? Nur ĉar ni kredas tion valora kaj justa. Sen Coca-Cola, sen Mc Donald, sen Visa… 


         Ho, jes, mi estas revemulo ! Kaj krome ne tro sportema… Tamen la lindaj sportumantoj, tiuj, kiuj ŝvitas por nura plezuro, ilin mi ja ŝatas…  


* Sporto (laŭ PIV) : Ĉiu el la korpaj ekzercoj aŭ ludoj, celantaj ne sole la amuzon, sed ankaŭ la disvolvon de la lerteco kaj forto fizikaj kaj de la energio, obstino kaj decidemo.

Studio : radio-televido en Esperanto.


La ege interesa kaj multtema radio-televida portalo STUDIO nun reklamas por Gejaj Rakontoj.
Dankegon al ili, kaj... ne forgesu viziti ĝin !

13.9.17

500 000 !


Dankegon al vi ĉiuj !

La kapon ne turnu tro rapide...


... sed aŭtuno ŝajne jam alvenis.

Fojno.


de Stanislaw Jersy Lec :
"Fojno ne samodoras por ĉevaloj kaj por amorantoj."

En la franca mi povus respondi "Que nenni !", sed tion bedaŭrinde komprenos nur kelkaj...  

Elsomera mensbildo 2


Ĉu la plaĝo daŭre memoras la premspuron de via pugo ?

Mi... jes !

Rendevuo sur parkejo.


Lastfoje vi asertis, ke venontokaze ni ne restos en via aŭto. Ke ni iros viaĉambren. Aŭ hotelen. Prie mi ja fajfas. Al mi fakte plaĉis fari ĝin en via aŭto. 
Sed nur venu !
Al mia patrino mi promesis antaŭnoktmezan rehejmeniron...

Fumo enokulen.


de Mark Twain :
"Se ne eblas fumi cigarojn en ĉielo, tien mi ne iros."

Laŭ mi, ne nur tion-ĉi ne eblos fumi... Tial mi ja preferas iri aliloken. 

11.9.17

Rafael Salem.


Mi konas nenion pri tiu artisto.
Kiu povus informi min ?

Ĉu bieron ?


Amoro soifigas...

Dankon pro la belaj bildoj !


Mi profitas la okazon por kore dankegi al miaj amikoj Erwan kaj Ronan, kiuj de jaroj fiŝkaptas por mi elrete la plej grandan parton de la bildoj de tiu ĉi blogo. 
Sen ili, mi certe ne havus tian riĉan kolekton, el kiu mi ilustras por via ĝuo miajn artikolojn.
Do, ankaŭ vi ja povas danki ilin !  

Knabego de l' semajno.



 Ĉu vi longe konservos vian kalsoneton surpuge kaj viajn ŝtrumpetojn ? 
Via voluptavida rigardo fakte perfidas vin.
Mi imagas, ke suĉumado de akvobotelo efikos nur surogate...
Ĝis kiam ?
Ĉu la ŝvelado de mia kalsono ne subkomprenigas al vi, ke mia nektaroplena suĉbotelo jam pretas kontentigi vin, granda bebo ?

8.9.17

Plumoj.


Birdaj plumoj ĉielen forflugas, sed surteren fine falas.
Afrika proverbo.

Rigardi.


Kien vi rigardas ?
Ĉu vakuen ? Maren ? Ĉu nur horizonten ?
Ĉu al amantino ĵus disiĝinta ? 
Al koramiko venonta ?
Certe neniam tion mi scios...

Vidu ! Ankaŭ mi ne scias kien rigardi vin. 

Somerfino.


Se pluvas sur strando
Knabo kun pilko
'stas pro via malĉeesto

Kun vi denove...


La ŝlosilon mi fine retrovis por blogen denove eniri...

Dankegon al ĉiuj, kiuj sendis kuraĝigajn mesaĝetojn.