plezurigan viziton !

plezurigan viziton !

11.7.18

Plaĝa plezuro.


Naturisma plaĝo fakte senigas nin de la plezuro imagi kaj subvidi.
Eĉ kelkiam travidi...

Fabela miraklo.


Jen kio okazis al bufo, kiun mi kisis borde de l' lago.
Nu… ĉar la bufo estis kompreneble senvesta, kial estus kun mia princiĉo ?
Feliĉe la bufo estis ja bufiĉo, ĉar mi tute ne kapablus distingi inter bufiĉo kaj bufino…
Kaj vi ?

Monda pokalo : naciismo kaj monaĉo.


Jen temo ja aktuala ! Sed ĝin mi traktos certe kontraŭflue, ĉar mi tute ne ŝatas tiun etoson de ŝovinismo, kiu gurde brutigas onin de mateno ĝis vespero, kaj fine vekas en multaj la plej stultajn kaj malnoblajn instinktojn, dum estas tute forgesitaj la veraj sociaj problemoj.

"Panem et circenses", "pano kaj cirkaj ludoj". Nenio novas sub la ĉielo !...

Mi profitas la okazon, por gratuli Lukon (aktiva subtenanto de mia blogo) pro lia bonega kaj interesega artikolo pri sporto en la lasta numero de la bonega kaj nepre leginda revuo 'Kontakto'.  

9.7.18

Ĉu vere sola ?


Ĉiu sovaĝejo havas okulparon.
Laŭdire...

Rememorigo.


Mi rememorigas al vi, ke ĉiuj miaj tekstoj (rakontoj, poemoj, atikoloj…) de tiu blogo estas tute senrajte uzeblaj. 
Sufiĉas nur citi la fonton kaj iel informi min.
Mi eĉ konsilas al vi tion fari ! 

Klinko.


Firme enmanigu ĝin...

Sportomasaĝisto...


… jen bela profesio !!!

Diableto.

Artisto nekonata !

itala proverbo :
"Diableto ne faras inferon."

Kaj, kredu min, eĉ kelkfoje paradizon !...

7.7.18

Tago de la senpagaj brakumadoj.


La 7-a de Julio estas tutmonde la internacia tago de la senpagaj brakumadoj.
Jen bona okazo esti dorlotata de bela nekonatuliĉo !
Mi iros surstrate...

5.7.18

Sableroj.


de William Blake :
"En ĉiu sablero vidi mondon, en ĉiu kampofloro paradizon."

Sunbaniĝo.


de Guillaume Apollinaire :
"Ĉion mi donis al la suno, ĉion, krom mia ombro."

Jes, mian ombron ankaŭ mi emas doni al io alia... 

Internacia tago de l' kiso !


Hodiaŭ, la 6-a de julio, estas la tutmonda tago de l' kiso.
Do… vi ne forgesu : kisu, kisu, kisu !
Mi kisas vin ĉiuj.

30.6.18

Kvar turistoj.


Artaĵo de Jacques Sultana, franca pentristo, kiu forpasis en 2012.

Surstranda smajlo.


… kaj unu el la plej memorindaj.  

Someraj plezuroj...


Aĥ ! senti sin unu kun naturo… 
Ĉu eblus senti sin unu, sed duope ?

Saluton julio !


Julio : kovriĝas la plaĝoj, malkovriĝas la iĉoj.

Petveturado suden (kvara parto).



         Jen subite, pordo knaris kaj voĉo desube laŭte aŭdiĝis :

- Ĵeromo ? Ĉu vi venas ?

           Mi kovris atenteme la jesueton en ties kripo, konsciante ke ne eblos boviĉumi kaj azenumi tro longtempe sen veki suspektemon.

         Revenante direkte al la ĉambrego, mi ekvidis en la koridoro vicon da strangaj potaĵoj, kiujn antaŭe mi tute ne rimarkis. Kelkaj estis altaj, aliaj tre malgrandaj. Kelkaj aspektis kiel homaj aŭ bestaj vizaĝoj, kuriozaj, preskaŭ timigaj. Aliaj havis homan formon groteskan, kun grandega peniso.

         Ekde kiam mi eniris la festejon, junuliĉo, kiun mi ankoraŭ ne konis, venis al mi.

- Ĉu ĉio en ordo kun Ludo ? Ĉu li ne malsaniĝis ?

- Ne… Li dormas samkiel bebo, mi respondis.

- Bonege ! Venu manĝi, li diris, kaptante mian kolon, kvazaŭ ni estis delongtempaj intimuloj.

         La iĉo estis alstatura longharulo, kies rigidaj kaŝtanbrunaj haroj dancis sur liaj nudaj ŝultroj. Ĉar li surportis nur hindeskan veŝton senbutonan, kiu agrable malkaŝis sveltan korpon felise muskolozan, kaj lozegan violruĝan pantalonon el kiu apenaŭ videblis liaj nudaj piedoj.

         Eĉ ne proponante, li enmanigis al mi glasegon da ruĝa vino kune kun telero.

- Servu vin laŭplaĉe. Ĉu vegetarano vi estas ?

- Nu… ne, mi respondis, preskaŭ senkulpigante min.

- Mi estas. 

         Mi pretis respondi, ke li estas la unua, kiun mi renkontis, sed tiam Floriano aliris nin. La zipo de lia kombineo plu estis ĝissube malfermita, tiel ke la butiko nenion kaŝis de la internaj varoj, de la glata torshaŭto sunorumita ĝis la blanka katunaĵo iom makulita per tero, kiu ŝajnis atendi de mi purigcelan frotadon. La rigardon mi panikiĝe ne sciis kien direkti. Tial, migrigante ĝin aliloken, mi ekvidis tiel, trans la ŝultro de Floriano, super la pordo al la korto tra kiu mi unuafoje eniris, longan vicon da grimacantaj kaj dikventraj potaĵoj sur longa breto. Montrante ilin perfingre mi balbutis :

- La potaĵoj… ne sciante kiel aranĝi mian demandon prie.

­         Floriano sulkigis la brovojn kaj rigardis min strangamaniere.

- Ho ! La potaĵoj ? Jes. Ne temas pri iaj ajn potaĵoj…

- Ili estas la bonaj gardantoj de la loko, replikis la longharulo.

         Kliniĝante al mia orelo, kun la kubuto sur mia ŝultro, Floriano aldonis sekretvoĉe :

- Kelkaj estas eĉ perditaj animoj, kiujn ni iam kaptis, kaj tiel gaste fiksis surloke por ĉies bono.

         Ĉu tiam mi devis montri amuzitan mienon pro ŝerco subkomprenita, aŭ ĉu finfine mi ja troviĝis meze de frenezuloj ? Feliĉe, la alveno de tria iĉo savis min de tiu malkomforta situacio.

- Kie estas Ludo ? tiu ĉi scivolis.

         Krom oran ringon sufiĉe grandan en unu orelo, tiu juna kamparulo havis almenaŭ nenion kuriozan en sia aspekto. Lia freŝe tondita nigra hararo enkadrigis delikatan vizaĝon, kiun lumigis grandaj brunverdaj okuloj. Li surportis longan nigran t-ĉemizon, kiu preskaŭ tute kaŝis helbluan ŝorteton. Tio fakte ja notindas, ĉar kiam li alpaŝis nin, mi unuavide kredis, ke li eble nenion portis sub lia t-ĉemizo. Bedaŭrinde, kiam li haltis antaŭ ni por informiĝi pri Ludo, li ŝovis ambaŭ manojn sub la ĉemizo por loki ilin sub la akseloj, nudigante sian ventron kaj ties strangan tatuaĵon.

         Informite pri mia zorgado kvazaŭ patrineca pri lia amiko, tute ne atendite li premis varmege al mi la manon.

- Dankegon fratĉjo. Dankegon Ĵeromo. Ĉu Ĵeromo, jes ? Bonvenon ĉi tie. Mi nomiĝas Rolando. Bonvenon !

Kaj li plenigis du glasojn per vino, enmanigis al mi unu antaŭ ol tintigi ilin ambaŭ kaj malplenigi sian unuglute, kaj… foriri.

- Do, vi interesiĝas pri potfarado ? pluigis Floriano. Ĉu plaĉus al vi viziti nian atelieron ?

- Ho… Jes, jes… kial ne ?   

         Li puŝis perkubute la longharulon.

- Ĉu vi venas kun ni, Julio ?

         Mi do sekvis Florianon kaj Julion eksteren, en alian longan konstruaĵon trans la malantaŭa korto. Kiam la lumon ili ŝaltis, mi estis tuj impresita. Sub arte bela ĉarpentaĵo centoj da potaĵoj plenigis bretarojn, de la pavumita planko ĝis alte sub la traboj.

- Ŭaaaaŭ ! mi miris. Vi do fabrikas ilin profesie ?

- Interalie, jes, respondis Floriano. Sed ne nur.

         Ni enriris duan ĉambregon. Altaj potaĵoj birdoformaj kaj dikventraj grimacis laŭ vico ĉe longa muro el verde glazuritaj brikoj. Aliflanke, grandega tablo estis preskaŭ tute kovrita de figuretoj el argilo starantaj dense unu apud la aliaj. Ili havis homan formon groteskan kaj krudan. Kelkaj estis videble inoj kun dikaj mamoj, la aliaj iĉoj kun enorma kaco. La ampolo, kiu pendis de supre, kaj kiu balanciĝis pro la aerblovo kaŭzita de nia eniro, dancigis ilin ĉiuj kaj ties ombrojn. Neniam mi forgesos tiun premantan etoson. Mi demandis :

- Al kio ĉio ĉi utilas ?   

- Aĥ ! rikanis Floriano, subrigardante Julion. Evidentas, ĉu ne ?

- Ni ankaŭ praktikas sorĉarton, daŭrigis Julio. Ĉu vi konas sorĉarton ?

- Fakte, ne… tute ne…

- Vidu, diris Julio, montrante la penisegon de unu el la figuretoj. La firmeco de tia membro dum la sekiĝo kaj kuirado montriĝis teknika problemo.

         Li turnis sin al mi.

- Ne plu ! li aldonis kun bizara smajleto.

- Fakte, li daŭrigis, laŭtigante subite sian voĉon, se membra firmigo ja gravas, des pli gravas ties pluigo, cele al longa plugado.

         Kaj kaptante min ĉe tajlo, li ŝovis en mian orelon :

- Mi ne tro sokis… nu… ŝokis vin ? Ĉu ?

         Floriano revenis tiam de la apuda ĉambro.

- Ĉu vi jam gustumis medon ? li demandis.

- Mi ne scias. Medo… ? Kio estas ?

- Alkoholo de mielo. Ĝi estis trinkaĵo jam de pratempoj. Ni mem faras ĝin…

         Li staris antaŭ terkruĉego, en kies malsupra parto videblis kraneto el ligno. Apude, glasoj estis sur viŝtuko returnitaj, probable post lavado. 

- Nu, jes. En Bretonio, kie mi loĝas, oni nomas ĝin « ŝuŝeno ».

- Ho, vi venas de Bretonio ? Mi ŝategas Bretonion. Precipe la arbaron de Brocejlando. Ankaŭ ĝi estas lando de sorĉistoj, ĉu vi sciis ?

         Li verŝis tri glasojn da, kiujn li disdonis.

- Venu, li diris, venu vidi la koron de la fabrikejo.

         En tria parto de la konstruaĵo troviĝis tri torniloj kaj la granda konusforma forno el krudaj ŝtonoj.

         Ni trinkis medon glason-post-glase, dum mi aŭkultis la klarigojn de la iĉoj pri la diversaj ceramikaĵoj. Mi sidis sur tablorando dum ili sidis fronte al mi sur taburetoj apud la forno, kiu tutŝajne plu ellasis varmon de la pasinta potkuirado. Fakte, ĉu « aŭskulti » estas ja la taŭga vorto, ĉar biero, medo, varmo, plus la hejmrolumitaj cigaredoj jam aldoniĝis al la longtaga laceco.

- Hej ! Ĵeromo ! Ĉu vi dormas ?

         Ĉu mi eksonĝis ? Senpripense mi demandis :

- Do… vi vivas en komunumo ?

         Floriano metis siajn manojn sur miajn genuojn kaj kliniĝis, kvazaŭ li intencus flustri al mi sekretojn.

- Jes, Ĵeromo. Ni estas komunumo.

         Julio revenis kun pliaj glasoj da medo por ni tri.

- Komunumo de sorĉistoj. Ĉu vi ne timas ?

- Vi ne havu kialon por timi, aldonis Julio. Jes ja, ni praktikas nigran sorĉarton, sed ankaŭ blankan…

- Kaj, daŭrigis Floriano, ĉar al ni ŝajnas, ke vi estas bonega knabiĉo, ni ja plezure spertigus al vi ion eksterkutiman.

- Eĉ ion rave neforgeseblan. Vi fidas nin ? Ĉu ne ?    

         Julio ĵus metis sur la tablon apud mi ujon el metalo braĝoplena (de kie li prenis ĝin ?). Li elpoŝigis saketon el kiu li prenis nigrajn grajnojn, kiujn li disĵetis sur la braĝon. Blueca balzamodora fumo tiam tuj disvastiĝis.

- La vojaĝon vi ne bedaŭros, Ĵeromo. Ni kondukos vin tute sekure en fean mondon plezurplenan.

- Vi nur fidu nin.

         Kiam Floriano metis ambaŭ siajn pezajn manojn sur miajn ŝultrojn, tiam, tra la fumo mi konstatis, ke sian kombineon li jam demetis. Duonfermante la okulojn, mi trafis rekte fronte lian blankan kacujon, kacujon ŝajne karnoplenan. Volupta torporo ekinertigis mian tutan korpon. Ne vere tutan, fakte. Ĉar samtempe, neatendite, mi spertis, kaj mense kaj sekse, fortegan eksciton kaj viglecon. Fortaj brakoj kaptis min de malantaŭe por kuŝigi min surdorse, kvazaŭ mi fariĝus nura ĉifonpupo. Kaj kiam la manoj, kiuj atenteme gvidis mian kapon, ĝin maltenis aliflanke sur la tablo, tiam, malfermante plene miajn okulojn, mi povis nur strabi al balanciĝanta klabo en majesto, kaj, pli supre, enkadrigitan de pendantaj haroj, mi ekvidis la plaĉan vizaĝeton de Julio.

         Kion al mi ili trinkigis ? Kian drogon ili uzis ? Kiun sorĉadon ? Mi ja memoras, ke ili nudigis min. Mi ankaŭ memoras pri flamoj, almenaŭ pri dancantaj lumoj de fajro. Ĉu ili ekbruligis branĉfaskojn en la kuirforno ? Ankaŭ iliaj ŝvitantaj haŭtoj, iliaj baŭmantaj kacegoj ritme moviĝadis ĉirkaŭe. Mi kuŝis senkalsona sur tiu masiva tablego el kverka ligno kaj ne kapablis korpe kontraŭstari. Sed kuris tra miaj vejnoj volupta fluaĵo, dolĉa lafo, kiu ĝuege incendiis mian pudendon. Strange estas, ke mi samtempe konscias kaj ne konscias, partoprenas kaj submetiĝas, memoras kaj eble fantazias. Ĉar same kiel de tro stampiga sonĝo, distingi veron disde malveron el tiu spursvarmo fakte malfacilas. Iam mi vidas nur ilin ambaŭ. Kelkiam dekoj da manoj rolas en nigra meso ĉirkaŭ mia obelikso kaj la fumanta diabla incensujo lokita sur mia umbiliko. Iam miaj buŝo, manoj kaj pugtruo ne sufiĉas por kontentigi la tuta bakĥantaro, dum aliiam la pastroj de tiu sabatorgio nur duope oficas en ritoj apenaŭ malĉastaj. Ĉu miaj fantasmoj gvidis la dancon ? Kio pri la signoj, psalmokantoj kaj lascivaj vizioj. Pri lupo, lulado, lukto kaj luda lutado ? El ĉio tamen io certas : memoraĵo pri daŭripova longega ĝuego, kvazaŭ senĉesa aŭ senfina orgasmo, kies apogeon mi ne plu memoras.     

daŭrigota...

25.6.18

Smajlo de l' semajno.


Al smajlo respondas smajlo.
Al smajlo respondas smajlo.
Al smajlo respondas smajlo.
Al smajlo respondas smajlo.
Al smajlo respondas smajlo.
Al smajlo respondas smajlo.
Al smajlo respondas smajlo.
Al smajlo respondas smajlo.
Al smajlo respondas smajlo.
daŭrigota...

Varmas !


Tiaj ideoj por sin malvarmigi estas ja bonvenaj !

28-an de junio 1969 : antaŭ 49 jaroj, la Ribelo de Stonewall !


Ĉi-tie kaj ĉi-tiam ĉio komenciĝis dank' al la kuraĝo de nur kelkaj. 

Ni memoru.
Ni daŭrigu.

22.6.18

Leki al si la fingron.


Kial nur al si ?

Ŝvito.


Laŭ zamenhofa ekzemplo en PIV, oni devas manĝi sian panon en ŝvito de sia vizaĝo.
Nu… mi jam elektis la vizaĝon !

Smajli al la suno.


Portreto de Ysrael Dror Hemed.

Someraj plezuroj.

Laŭorde aŭ ne… Leki bastonon,


bori la sablon,

kaj ludi per akvo.

Kun kompata penseto al ĉiuj alihemisferanoj, kiuj ĵus eniris la vintran sezonon 😎😎😎

Petveturado suden (tria parto)...



         Jen bela tasko, kiun li petis de mi ! Dum mi aŭdis la bruon de liaj paŝoj malsuprenirantaj, mi rigardis mian « raneton », kiu ekronketis kiel senpeka beatulo. La ĵus dirita frazo eĥis en mia kapo, kvazaŭ danĝeroplena ordono : « Senvestigu lin, bonvolu. Li ne dormu kun siaj vestoj malsekaj. » Ĉu pro laceco post tro longa tago, ĉu pro la bieroj, mi sentis seka mian gorĝon, bategis miaj tempioj. Aŭdiĝis de malproksime la muziko de la festejo.

- Unue mi aranĝu MIAN liton, mi min diris enmense.

Elsakiginte mian dormosakon, mi sternis ĝin sur la apuda matraco. Jen farite ! Mi turnis min al mia kunulo. Lia brusto kaj ventro leviĝis je ĉiu trankvila spirado. Sub la suprentirita subĉemizo la videbla haŭto estis preskaŭ senhara, krom nigra streta linio, kiu kuris de la ombiliko por kaŝe malaperi sub la kalsoneta zono.
- Due mi preparu LIAN liton.

         Sed tion dirante, vole-nevole mi ja sentis, ke io en mia kalsono vekiĝis, emociiĝis. Kapon antaŭen ĝi preparis sian gliton. Streĉo, jes. Ankaŭ streĉo de la tega littuko unuflanke de la matraco. La knabiĉo plu dormis meze de la lito. Kion fari nun ? Mi metis manon sur lian subĉemizon. Ne eblis dubi, ĝi ja estas malseka… Mi provis lin skui. Tamen ne tro forte. Peĉ ! Ke li nur vekiĝu ! Sed ne… Li ja levis la manon por froti al si la nazon. Sed la mano falis sur lian frunton, kaj li denove ronketis. Tiam lian duan manon mi prenis kaj levis ĝis lia kapo. Nun la t-ĉemizon mi tiris supren, almenaŭ provis tiri, plisi, ruli... Jen tasko ja malfacila ! Ĉu mi jam provis demeti malsekan subĉemizon ? La ŝtofo fakte gluiĝas al haŭto. Mi devis kaŭri kapoflanke, levi lian dorson, longtempe barakti, strebi, antaŭ la fina venko, tio estis tiri la veston… de sur lia vizaĝo. Uf ! La bubiĉo daŭre dormis. Restis nur… Ne. Antaŭe mi rulu lin sur la litflankon, kie mi jam sternis la littukon. Tion mi faris multe pli fidoplene. Kiam la tega littuko estis fine taŭge etendita, mi repuŝis lin por ke li kuŝu denove surdorse. Lasta fazo. Jen la ĉerizo sur la kuko, kiu mian bananon frenezigis. Mian maldektran manon mi ŝovis sub liajn genuojn, kaj tirante supren, levigis sian pugon dum mi subŝovis mian dekstran manon por kapti la zonon de lia pugujo. Jes, karaj legantoj, same kiel farendas por ŝanĝi al bebo pistukon ! Temis tamen ĉi-kaze pri bela bebego… La streĉita zono, glitinte, malkovrigis aliflanke dense nigran pubhararon, sed tubereto bare malhelpis pluan elpakigon de l’ surprizsaketo. Tamen, la petitan taskon mi plenumu ĝisfine laŭdeve. Tial, miajn montrofingrojn mi pasigis subzonen, kaj, delikate, malrapide, mi tiris la kalsoneton (jam preskaŭ malsekan) ĝispiede.
            Sur ronda kuseno kviete ripozis diketa vermego, kies helpinka kapeto videblis trans faldita mufkolumo. Bela vidaĵo. Bela rekompenco… 

daŭrigota...        

Dorloti krokodilon.

Bildo AFP.

En Burkinafaso, kelkaj vilaĝanoj kutimas dorloti krokodilojn… 
Jen mia demando : ĉu la krokodiloj konsentas ?

Somero fine alvenis !


Irva Gershwin (Summertime) :
"Somero alvenas, vivo faciliĝas."

17.6.18

Dankegon Hispanio !


Kaj hontego al Eŭropo, Italio, Francio… !

Tenereco.


Kiso estas lingvo universala eĉ pli rekte komprenebla ol Esperanto.

Pugnude sur seĝo.


Pentraĵo de la tajlanda artisto Kitti Narod.

Invito perokula.


Ankaŭ vi venu !

Petveturado suden (dua parto).



… Sed la morgaŭan vesperon mi fakte ne multe progresis survoje al la suda maro ! Jam de horoj mi etendis la brakon ĉe vilaĝa elirvojo, kiel povra birdtimigilo sur kampo. Kaj la efiko plu samis. Neniu haltis, kaj ju pli pasis la horoj, des malpli pasis la veturiloj…

Jam eknoktiĝis, kiam aŭto, kiu unue preterpasis kontraŭdirekte, fine bremsis kaj retroveturis ĝis mi, ruĝigante la vojon. Kun brako ĉe la malfermita pordovitro, longhara juna blonduliĉo rigardis al mi de sube.

- Ĉu vi intencas tranokti surloke ? li diris kun smajlego ŝajne mokema. Mi ne scias, kien vi provas iri tiamaniere, sed kredu min, la probablo pri enaŭtiĝo je tiu horo apudas je nulo.

         Li surhavis malnovan verdan laborkombineon de agrikulturisto larĝe malfermitan sur lia torso kaj ventro, kiu lasis videbla parton de lia blanka kalsono. Tion mi enokuligis fulme, en kvazaŭa mallumo. Sed liajn krispiĝantajn kreskantajn lipharojn mi bone rimarkis. Ankaŭ lian helgrizan friponan rigardon. Kaj la tuton mi trovis krude erotika. Kliniĝante, mi bedaŭrinde ekvidis, sur la apuda seĝo, junulinon, kiu tenis surbrake gestadantan bebon. Fu ! Ĉiuj miaj revoj subite forvaporiĝis. Ŝi timeme salutis per mangesto. Tiam, subite, inter ambaŭ seĝoj aperis kapo, vizaĝo petola de juna hipiiĉo iom butonoza kun kapra nigra barbeto, kiu per ridante granda buŝo anoncis :

- Venu, venu kun ni, fra… fratiĉo ! Pli… pli komforte vi tranoktos sur mo… mola matraco ol sur vojflanko. Ju pli da da frenezuloj, des pli da ple… plezuro. Ĉu ĉu ne ?

- Li pravas, respondis la blonduliĉo. Pli bone vi venu kunfesteni, ulĉjo. Morgaŭ iel ajn estos nova tago.

         La malantaŭa pordo malfermiĝis. Brako tiam aperis, kiu kaptis mian tornistron. Kaj mi retroviĝis femuron ĉe femuro kun kunuliĉo, kiu ŝajne trinkis pli ol sian unuan bieron. Dum la tuta veturado, li premis min per brako sur miaj ŝultroj, rakontante senkoheraĵojn, kraĉoŝprucante sub mia nazo. Ne scii, ke lia nomo estas Ludo tute ne eblis. Almenaŭ tridekfoje li prezentiĝis al mi. Li estis sufiĉe alloga, maldika, bubeca, tiel ke mi min demandis, kiomaĝa li fine estis…

         La vojaĝo tra la senluma kamparo feliĉe ne daŭris tro longtempe. Ni alvenis baldaŭ en farman domaron. Aŭtoj kaj motorcikloj estis ie ajn dise parkitaj sur korto. Muziko aŭdiĝis. Elaŭtiĝinte, mi rimarkis tiam, ke mia gambo kaj pantaloneto estis malsekaj. Ĉu eblas, ke li pisis ?... Mi tiris mian dorsosakon, kiun mi surŝultrigis kaj komencis sekvi la blondulon kaj ties kunulinon, kiam Ludo kriis :

- Atend… atendu min fratĉjo !

         La pordon de la aŭto mi malfermis liaflanke. Ludo ŝajne estis jam tro ebria por elaŭtiĝi sole. Li kroĉis mian brakon, mian ŝultron kaj tajlon. Lia tuta korpo apogis sin al mi. Tiam mi konsciis, ke ne nur lia kalsoneto (ja temis pri kalsoneto !) estis malseka, sed ankaŭ lia hararo kaj lia tuta t-ĉemizo. Kaj ke li paŝis nudpiede ! Mi kvazaŭ portis lin direkte al la alta pordo, de kie venis lumo kaj bruo, kiam la blondulo revenis al mi.

- Ŝajne li multe tro trinkis, mi diris.

- Ho jes ! Li eĉ ne atendis nin por festi sian naskiĝtagon, la blondulo klarigis. Li jam tute sole anticipis.

- Ĉu lian naskiĝtagon vi festas ĉi-vespere ?

- Jeeŝ ! Mi mi estas nu… nun deknaŭjara precizigis la knabiĉo, tirante supren sian kalsoneton kaj provante stari momenton senhelpe. Deknaŭ !

- Feliĉan naskiĝtagon ! mi emfazis, premante lian manon por krome rekapti lin antaŭ fatala ŝanceliĝo.

         Kaj turnante min al la blondulo, mi aldonis ŝercocele :

- Ĉu tio klarigas, kial li estas duone nuda kaj malseka ?

- Ho, la kackapulo fakte falis de ponto en riveron. Feliĉe malprofunda. Ni senvestigis lin por ne malpurigi la sidilon de la aŭto. Sed… nu… mi ĝuste ne plu memoras, kie mi lokis lian ĝinzon kaj liajn ŝuojn. Ĉu en la kofro ?...

         Mi sentis, ke pro nesenkiala laceco, mia kunulo pezis pli kaj pli sur mia ŝultro. Mi skuis lin, kaj ni duope iris, pli-mapli kvarpiede, ĝis la peza ligna pordego, malantaŭ kiu la festo ŝajne okazis. La ĉambro, aŭ pli ĝuste ĉambrego, estis probable iama garbejo aŭ ĉevalejo, kies murojn kaj plankon bele kovris brikoj. Dudeko da junuloj, el kiuj nur tri aŭ kvar inoj, staris babilante kaj trinkante, kelkaj sidis sur disaranĝitaj benkoj, malnovaj divanoj kaj aŭtaj sidiloj. Ili ĉiuj havis teniĝon kaj aspekton hipie kamparecajn, kvazaŭ ili revenis de Katmanduo. Sur longa tablo vidiĝis pladoj kaj bovlegoj ankoraŭ plenaj je salatoj kaj porkaĵoj. Amaso da bierpakoj kaj vinboteloj plenigis la dekstran ekstremaĵon de la tablo. Tion rimarkis tuj mia kunulo, kiu mirakle vekiĝis kaj tiris min tiuflanken.

- Venu fra… fratĉjo, venu trinki kun mi je mi… mi… mia sano !

         Feliĉe, la blondulo tiam revenis, portante la akvoplenajn ŝuojn kaj vestojn de Ludo. Li kaptis lin subbrake kaj lin retenis. Tiam, li kriis :

- Dankon al ĉiuj pro la ĉeesto. Ne ĉiam estu deviga kialo por festi, sed hodiaŭ estas tamen tago duoble speciala. Ludo ne nur festas sian deknaŭjariĝon, sed ankaŭ sian unuan kurson de plonĝado kaj naĝado, de kiu ni tiris lin ĝustatempe, antaŭ ol li trinkus pli da akvo ol li jam trinkis da biero. 

         La tuta ĉeestantaro brue ridis kaj aplaŭdis. Li daŭrigis :

- Ni invitis survoje petveturanton, kiun… Kiel vi nomiĝas ?

- Ĵeromo…

- … Ĵeromo, kiun ni bonvenigas. Venu tintigi glasojn kaj botelojn kun Ludo la rano, almenaŭ tiom longe, kiom li kapablos stari. Poste ni manĝos.

         Post la englutado de du/tri bierboteloj, la rano denove montris sian lacegon, kroĉiĝante al mi kiel ŝippereulo al sia savtabulo. Tio kompreneble amuzis ĉiujn. Des pli ke ankaŭ mi, pro mia ŝarĝo unuflanke kaj mia dorsossako interkrure, kvankam mi estis trinkanta nur mian duan varmetan bieron, komencis ŝanceliĝi. Nu… eble krome kulpas tiuj cigaredoj, kiu cirkulas de unu buŝo al la mia ? Tion rimarkante, la blondulo (tiam mi eksciis, ke li nomiĝas Floriano) prenis Ludon surŝultre, kvazaŭ li estus sako da faruno, kaj min diris :

- Venu Ĵeromo. Mi montros al vi, kie vi dormos.

         Ludo iom glumblis proteste, petante plian bieron, sed fine endormiĝis, salivumante sur la dorso de Floriano dum ni trairis koridoron. Supre de ŝtuparo, ni eniris subtegmentan ĉambron, kie kuŝis matracoj surplanke. Li metis la knabiĉon sur unu el ili kaj malfermis antikvan ŝrankon, de kiu li prenis littukojn.

- Tion mi ne bezonas, mi diris. Mian dormosakon mi havas.

- Nu, bone ! li respondis. Sed por Ludo tio nepras. Senvestigu lin, bonvolu. Li ne dormu kun siaj vestoj malsekaj. Ĝis tuj ! Por la manĝo.

         Kaj li foriris.  

daŭrigota...

12.6.18

Kune.


de Bernard Clément : 
"Amikeco estas animo dukorpa."

Varsovio kaj Rigo : Parado por egaleco, kontraŭ la diskriminacio spertita de la GLATI-aj personoj.



Sabaton, pluraj miloj da personoj partoprenis en Varsovio al la marŝado de la Geja Fiero kontraŭ la diskriminacio, eksigo de la seksaj malplimultoj, kaj ankaŭ de la etnaj malplimultoj aŭ handikapitaj personoj.

La partoprenantoj svingis ĉielarkajn flagojn, simbolojn de la GLATI-a movado, tiujn de la Eŭropa Unio, aŭ kiuj reprezentas politikajn partiojn de la opozicio.

Ili postulis edziĝon por ĉiuj, kontraŭdiskriminacian kaj seksan edukadon en la lernejoj, protektadon kontraŭ la malamegaj agoj kaj paroloj.
Legu la tutan artikolon ĉe la bonega blogo : neniam milito inter ni.

De artisto nekonata.


Kiu povos helpi ?

Reklamo por glaciaĵo.


:-)

Petveturado suden (unua parto).



Ĉu vi memoris, ke mi ŝuldas al vi rakonton ? Fakte ja de longtempe, ĉar tion mi promesis al vi en decembro 2013, kiam mi surblogigis la tekston « Duŝejo ja speciala ». Ĉu nun vi memoras ? Mi fakte deziris rakonti al vi, karaj legantoj, mian tiaman vojaĝon suden per petveturado. Jen farite !

         Tiom longan vojaĝon per petveturado, tiam mi ankoraŭ neniam spertis. Mi estis ja juna !... Mi krome agnoskas, ke mi estis tre ekscitita pro tiu granda aventuro.

         Levante la polekson ĉe la elirvojo de mia loĝurbo, ne tro longtempe mi atendis, sed tiu unua veturado ne daŭris. Mi baldaŭ retroviĝis denove vojflanke, kore de senhoma kamparo. Nek fiko, nek trafiko. Mi eĉ ne sciis, ĉu mi estis ankoraŭ sur la bona vojo… Feliĉe, post pli ol duhora atendado sub varma suno, malnova kamioneto fine haltis.

- Ĉu vi perdiĝis ? demandis la ŝoforo. Kien diable vi do intencas iri ?

         Klinante sin al la ĵus malfermita pordo, la iĉo strangamaniere fiksis min. Li aspektis iom kamparule kaj ŝajnis al mi ege maljuna. Imagu ! tio estas almenaŭ kvardekjara !

- Enaŭtiĝu ! li diris. Ien ajn estos pli bone ol tie ĉi. La pugtruon de l’ mondo vi trafis !

***   ***   ***

         Laŭ la klarigoj de mia ŝoforo, kiu fine montriĝis ege afabla, mi ja vere troviĝis malproksime de la ĉefaj vojoj.

- Mi veturos vin ĝis taŭga loko por plu petveturi, li klarigis. Sed ne tujtuj. Mi devas unue tagmanĝi. Ĉu vi tagmanĝis ?

- Nu… ne, mi balbutis iom ĝenita.

- Do, se vi bonvolas, ni kune manĝos, kaj vi helpos min ŝarĝi la kamioneton. Poste mi veturos vin. Ĉu konsentite ?

- Konsentite !

         Fakte, mi havis nenian kroman elekton, kaj tia propono de kunmanĝado estis krome kvazaŭa miraklo. Mi jam lupe malsategis !

         Kio okazis poste, tion mi tute ne antaŭvidis. Alveninte en lia domo, ni ja ŝarĝis la kamioneton per fenestroj kaj rulŝutroj, kaj tion farite, li venigis min ĝardenflanken.

- Ripozu kaj senĝeniĝu libere, li diris. Mi duŝos min (li montris sian hararon fakte gipsoplenan) kaj preparos poste la manĝon. Granda salato ? Ĉu taŭgos ?

- Jes, perfekte ! Sed mi povas helpi, mi proponis ĝentile.

- Por la duŝo ? li ridis… Kaj li foriris, ne atendante mian reagon.

         Mi eksidis ĉe tablon sur la teraso. La ĝardeno estis kvietiga, ombrigita, ĉirkaŭita de alta heĝo. Videblis tute proksime blua ekstertera naĝejo kun blanka eskalo ĉeflanke. Mi atendis, nenifarante, ĝuante la freŝan aeron.

         Subite aŭdiĝis motoro de skotero, pli kaj pli laŭte, ĝis ĝi ŝajne haltis aliflanke de la domo. Sekvis alispeca bruo, surgruza paŝado, kaj junuliĉo aperis. Alta, kun longaj nigraj haroj, li surhavis malfermitan ĉemizeton kaj lozan sportŝorton. Alpaŝante, li tuj eksmajlis, montrante neniun surprizon trovi min ĉi tie.

- Mi vidis la kamioneton, li diris. Kie estas Tjerio ?

- Li preparas la manĝon.

- Vi ankoraŭ ne tagmanĝis ? Nu… Mi venis iom profiti la naĝejon. Ĉu ankaŭ vi ? Ĉu vi kunvenas ?

         Ĉar mi hezitis, li aldonis :

- Prefere oni banu sin antaŭmanĝe ! Faru kion mi diras, ne kion mi faras, li aldonis ridetante. Mi jam manĝis !

         Kaj kvazaŭ kamelpaŝe, li aliris la domon.

         Mi komencis iomete trovi la atendon longega, ĝis kiam la knabiĉo fine eliris. Li havis grandan plaĝotukon ĉetalie envolvitan kaj montris senharan torson.

- Nu ? Ĉu vi ne venas ? li insiste demandis.

Mi momente hezitis. Sed pro la varmo senombra, ŝovi sin enakven ja povus esti alloga.

- Mi elsakigu mian banŝorton, mi diris, etendante la brakon al mia apuda tornistro. Atendu, mi alvenos tuj…

- Tion vi tute ne bezonas, li respondis ridante.

Kaj levante la tukon, li montris sian nudan pugeton, kiun li petole kaj sonore manfrapis.

Kompreneble min multe ĝenis la situacion, kaj des pli la nuran penson vagadi senkalsone en fremdejo meze de fremduloj. Sed la vido de la helhaŭtaj gluteoj transsaltante la ŝvelan randon de la naĝejo fine spronis min. Mi lasis la mian bankalsonon seka ensake.

Krome, tion, kion mi iel ekflaris fine ja okazis. Mano baldaŭ ŝtelumis subakve kaj « erare » tuŝetis mian interkruron, kiu jam bastone atendis la vizitanton. Poste la duvosta besto fariĝis trivosta, dum la granda salato provarme velkiĝis en sia granda bovlego.

Ĉu indas aldoni, ke nur la postan tagon mi denove levis la polekson vojflanke ?...  

daŭrigota...