plezurigan viziton !

plezurigan viziton !

10.3.18

Paulo Silas : Mia poemo (el « Transgeneraciaj Kulpoj »).


De kiam mi eksciis pri lia morto, preskaŭ ne estis tago, kiam mi ne havis penseton pri li, pri la homo, pri la poeto, pri la amiko kiu subite malamikiĝis pro ja stulta kialo. Kaj tio daŭras.
Krome, kvankam li multe aktivis, nur malmulte da omaĝoj mi notis en Esperantio (krom en Kontakto kaj Beletra Almanako). Ĉio pri li ŝajne malaperis surrete… Fare de li, probable intence. Tial, li ja probable ne ŝatus (des pli de mi) tiun omaĝeton. Sed fek ! Mi ne plu estis lia amiko, sed li daŭre estis kaj estas la mia !



Lundon, la 12-an de decembro 2016.



Ĉi tie, mi plenumos ekstravagancon,


ĉar la poemo estas mia.


La regantoj submetiĝos.


Subalternuloj ordonos.


En mia poemo,


indianoj en tranco pro halucina herbo


determinos ŝtatan planadon por sekva jardeko.


En mia poemo, riveroj kuros de la maro al la landinterno.


Mil uzinoj ĉe marbordo sensaligos akvon per kribiloj.


La poemo estas mia


kaj mi faras el ĝi, kion mi volas.


Inkandeskaj okuloj de katoj en mallumo de hermetika ĉambro


estos steloj de surtera ĉielo.


Tion kaj plion mi laŭvole trametos kiel trabon en la poemon.


Ĉar jes, la poemo estas mia.


La poemo estas mia.

Aucun commentaire:

Enregistrer un commentaire