plezurigan viziton !

plezurigan viziton !

1.4.18

Aprila fiŝo.


En Francio, samkiel ŝajne en multaj aliaj landoj de Eŭropo, la 1-a de aprilo estas la tago de ŝercoj. Tiel, oni kutimis alkroĉi elpaperan fiŝon ĉe la dorson de kolegoj, amikoj... Sed tiu kutimo, samkiel multaj ceteraj, iom post iom malaperas.
"Aprila fiŝo" estas krome la nomo de iu ajn ŝerco, ekzemple kredigi falsajn ridindajn novaĵojn, modifi la horon de ĉiuj hejmaj horloĝoj, meti pipron en la salujo, ktp...

1 commentaire: