plezurigan viziton !

plezurigan viziton !

4.4.18

Dek procentoj ?


Kio estas la procento da samseksemuloj en la tutmonda loĝantaro ? Jen demando pri kiu oni ofte debatas surrete. Dum kelkaj studesploroj anoncas 1%, la kutima sento, almenaŭ en evoluitaj landoj, opiniigas pri 10% kaj eĉ kelkfoje pli.
Kompreneble, la procento tute ne samas en landoj kaj mondopartoj, kie samseksemo estas ne nur kontraŭleĝa, sed ankaŭ forte kontraŭmora. Tiukaze, se praktiko ekzistas (kvankam ege danĝere), prezenti sin publike kiel samseksemulo kompreneble tute ne eblas, eĉ nur enmense. 
Laŭ mia opinio (kaj sperto !😌), en tute libera sentabua socio, mi kredas ke ja unu homo el kvar emus havi seksrilatojn kun samseksuloj.
Nu, kion vi mem opinias ?          

Aucun commentaire:

Enregistrer un commentaire