plezurigan viziton !

plezurigan viziton !

3.4.18

Elujigu vian ilon ! (dua versio)


Jen dua versio de malnova rakonto en neseksisma lingvo.



          Mi do daŭrigos la rakonton pri la iamaj bubiĉegoj de mia kvartalo, kiujn mi ja kuŝigus mialiten, sed kiujn nur reve mi sukcesis fiki. Tia la vivo ! Eĉ kapturniginda masklo kia mi povas ne plaĉi al ĉiuj…


        Unu el ili nomiĝis Volkano. Elvokiva nomo, ĉu ne, kiu pensigas tuj pri varma lavtorento, sobfluanta el la supro de kalva monto. Koncerne vin, mi ne scias, sed mi mem jam emus ekleki miajn fingrojn, kvazaŭ pro ĵusa erupcio.


        Li estis turkdevena knabiĉo el multnombra gefrataro. Liaj gepatroj loĝis en longa domo, je stratofino antaŭfervoja. Tie, sur la libera herbaĉejo flanke de la legomĝardeno, eblis trovi lin, vespere kaj semajnfine, en ĉiuj sezonoj. Ĉar tie, sian tempon li dediĉis al sia ununura ŝatokupo : mekaniko.  Jam iste li laboris en busgaraĝo. Sed apenaŭ li rehejmenvenis, tuj li reŝovis sian pugon en bluan laborvestaĉon, kaj nazon kaj manojn en motoroleon.  


        Bela li ne vere estis, sed lia korpo estis svelta, kaj lia vizaĝo esprimis nediskuteblan allogecon, pro miksaĵo de forto kaj vundebleco. Ĉu io en lia kupre bruna rigardo, iom da neperceptebla sed tamen sensebla strabismo ? Nu, kulpis eble la densaj brovoj, kiuj kuniĝis por formi ununuran arkon. Krome, la rigorecon de lia kvazaŭ militiste razita kranio, montrante multnombrajn cikatrojn, mildigis kaj heligis la blankecon de lia ĉiama rideto. Ĉu necesas aldoni, ke li estis la helpema savanto de ĉiuj, kiujn trafis mopedaj aŭ aŭtaj paneoj ?


        Liaj pli aĝaj fratiĉoj estis iam lernejaj kolegoj, antaŭ ol definitive friponiĝi. Tial, per ili mi konis lin de longe. Do, okazis kelkfoje ke mi vizitis lin, ĉu por helpi, ĉu nur por rigardi kaj babili. Sed ne vintre. Nu, mia frostosentemo havis nenian rilaton kun la afero. Sed lia, jes. Ĉar dumvintre, li ĉiam surhavis dikajn puloverojn sub aŭ super sia kombineo. Mi ja preferis la varmajn sezonojn, kiam, pro domaĝo de subvestoj je oleaj makuloj, pro mankantaj butonoj ĉe eluzita ŝelkpantalono, danke al movoj kaj kliniĝadoj, kaj miaj kaj liaj, la ŝtofaj oscedoj iom post iom senvualigis ĝisfunde la diversajn pecojn de lia privata anatomio.


        La unuan viziton mi aparte memoras. Tio okazis en varmega posttagmezo. Mi preterpasis lian gepatran domon, kiam mi aŭdis furiozan sakraĵon : « Fek’ ! Fek’ ! Fek ! », tuje sekvatan de sovaĝa gruntado : « Kojone ! »  Tiam mi ekvidis malnovan Ford-aŭton, kun pordoj larĝe malfermitaj. Mi alproksimiĝis, iom scivola : Volkano kuŝis surdorse, laŭlarĝe de la antaŭaj sidiloj, ion konektante subpanelen. Lia menskapta fingrumado tiom absorbis lin, ke li eĉ ne rimarkis mian alvenon. Starante flanke de lia kapo, mi rimarkis tuj, ke la spektaklo indos je atento. Ĉiuj malsekaj muskoloj de la nudaj brusto kaj ventro streĉiĝis pro lia strebado. Ŝvite gluanta linio el nigraj haretoj direktis mian rigardon de lia umbiliko ĝis la elasta zono de nigra ŝorto, kiu malkaŝis grandan parton de liaj pubharoj. Post iom da plezurplena tempo, mi ekkomprenis ke, aliflanke, tio estas kruroflanke, la spektaklo ŝajne montriĝos ankoraŭ pli pranciga. Mi ĉirkaŭiris senbrue la aŭton. Ja prave antaŭvidite : pro ŝvito kaj senĉesaj movoj, la senkalsona loza ŝorto ne nur malsuprenglitis surkokse, sed ankaŭ ŝrumpe faldiĝis supren, vidigante je ĉiu streĉa movo de ŝultroj kaj brakoj la salutan luleton de senmufa kackapo. 


        Dum jaroj, kreskis mia mekanikemo kaj oftiĝis miaj vesperaj ĉeestadoj. Tamen, neniam mi vidis lin en ververa kunestado kune kun knabinoj. Mi eĉ komencis opinii, post multaj « helpemaj » vizitoj miaj al lia surstrata laborejo, ke lia senpudora sinteno estis, rilate al mi, alloge intenca. Sed kelkaj provoj kaj aludoj montris fine kaj sufiĉe klare, ke mi ne ŝovu la manon tro supren sur lia femuro, ke « ĉu vi povas elpreni ŝraŭbilon de mia ilarujo ? » tute ne estu dub- aŭ du-senca. Ŝajne al nurnura mekaniko li direktis sian fingrumemon, sed nek al mamoj, nek al kacoj. Krome, kvankam lerta uzanto de diverscelaj iloj, ŝajnas ke el ili, iun li ne emis utiligi, almenaŭ ne ĉiuuze.


        Iam li malaperis. Nur post longa tempo mi eksciis, preskaŭ hazarde, ke li edziĝis, en malproksima urbeto. Ja stranga bubiĉego… 


        Nu, el mia memoro plu projekciiĝas kelkiam la filmeto de lia kackapeto al mi svingiĝanta por ŝajna « ĝis revido ».

        Iam, eble ?           

Aucun commentaire:

Enregistrer un commentaire