plezurigan viziton !

plezurigan viziton !

16.4.18

Taga bestumado : hipopotamo.


Hipopotamo estas mamulo dikega, kiu vivas en akvo.


Tamen, ĝi neniel rilatas kun la baleno, kiu neniam vidiĝis, almenaŭ laŭ la nunaj sciencaj konoj, paŝtiĝante nokte sur la afrika savano.


Hipopotamo pasigas la tutan tagon banante sin, senmove, ŝajnigante dormadon kun akvo ĝis la naztruoj, kaj insideme gvantante la ĉirkaŭaĵon.


Ĉar hipopotamo hipokritas. Vidante ĝin tiel vadadi, ronkadi, plaŭdadi kaj gapi, oni kredas ĝin pacema, dum ĝi fakte estas la plej grumblemaĉa besto de Afriko.


Se krokodilo aŭ afrikano en pirogo aŭdacas pretervagi proksime, la hipopotamo tuj atakas.


Ne pro karnovoremo, rasismo aŭ fobio. Sed nur ĉar ĝi malŝategas, ke oni tro alprosimiĝu al ĝia haremo, pri kiu ĝi estas ege ĵaluzema.     


Des pli stulte, ke nenia pirogo, eĉ afrika, provis ĝis nun sekskuniĝon kun hipopotamino !


Iel ajn, la hipopo-damoj ameme okulumas nur al ties aliseksaj samspecanoj, kondiĉe ke tiuj-ĉi havu grandegan faŭkon kaj montriĝu sufiĉe porke maldecemaj.


Ĝuste, hipopotamo estas familiano kun nia malsovaĝa farmbiena ungulo, kaj posedas ege belan buŝan kavon rozkoloran same vastan kiel kofrujo de usondevena aŭtomobilo.


Dank’ al tio, tiu sultano de l’ delogado sukcesas kunligi al si tutan haremon el dek ĝis dek kvin edzinoj.


La geedzaj devoj okazas en akvo.


Feliĉe por la femaloj, kiuj tiel malpli dorsodoloras, precipe de kiam Arkimedo inventis la elĵetforton. Ĉar havi kvar tunojn surspine… ankaŭ mi ne ŝatus !


Sed ve ! neniam ni vidos, kia estas hipopotama peniso. Kaj ne kalkulu je mi por iri foti ĝin :


- unue mi malŝategas la akvajn sportojn ;


- due, hipopotamoj kutimas feki en sian banakvon !


Mi ne emas priklaĉi bestojn, sed efektive, hipopotamoj estas porke malpuraĉaj.


Por spurmarki sian teritorion, ĝi pervoste dissemas sian fekaĵon laŭborde.


Tiamaniere, estas ĉie da, estas naŭze malpura kaj ne plu eblas eĉ baneti sin.



Eltiraĵo de la libreto « Crac ! Boum ! Hue ! Les animaux ne pensent qu’à ça » de Béatrice Le Métayer elfrancigita de Luko (Luc Gouverneur). Dankegon al li !    

Aucun commentaire:

Enregistrer un commentaire