plezurigan viziton !

plezurigan viziton !

25.5.18

Amsezonoj...


Al amo ĉiu aĝ' humilas;
sed por la juna, virga kor'
impetoj ĝiaj pli utilas,
ol akvo por kampara flor':
sub pluv-pasio koroj puras,
freŝiĝas, kreskas kaj maturas -
de l' viv' aperas je produkt'
kaj bela flor' kaj dolĉa frukt'.
Sed poste, en la aĝ' maljuna,
ĉe turnopunkto de la viv',
malgajas la pasi' en triv':
ĉi tiel frida ŝtorm' aŭtuna
foliojn ŝiras de sur kron'
kaj faras marĉon el gazon'.

el Eŭgeno Onegin de Aleksandr Puŝkin (esperantigita far Valentin Melnikov).

1 commentaire:

  1. tsar ou star , le second a un peu plus d'avenir mais "Tsar" de VanCleefandArpels, quel jus !

    RépondreSupprimer