plezurigan viziton !

plezurigan viziton !

30.6.18

Petveturado suden (kvara parto).



         Jen subite, pordo knaris kaj voĉo desube laŭte aŭdiĝis :

- Ĵeromo ? Ĉu vi venas ?

           Mi kovris atenteme la jesueton en ties kripo, konsciante ke ne eblos boviĉumi kaj azenumi tro longtempe sen veki suspektemon.

         Revenante direkte al la ĉambrego, mi ekvidis en la koridoro vicon da strangaj potaĵoj, kiujn antaŭe mi tute ne rimarkis. Kelkaj estis altaj, aliaj tre malgrandaj. Kelkaj aspektis kiel homaj aŭ bestaj vizaĝoj, kuriozaj, preskaŭ timigaj. Aliaj havis homan formon groteskan, kun grandega peniso.

         Ekde kiam mi eniris la festejon, junuliĉo, kiun mi ankoraŭ ne konis, venis al mi.

- Ĉu ĉio en ordo kun Ludo ? Ĉu li ne malsaniĝis ?

- Ne… Li dormas samkiel bebo, mi respondis.

- Bonege ! Venu manĝi, li diris, kaptante mian kolon, kvazaŭ ni estis delongtempaj intimuloj.

         La iĉo estis alstatura longharulo, kies rigidaj kaŝtanbrunaj haroj dancis sur liaj nudaj ŝultroj. Ĉar li surportis nur hindeskan veŝton senbutonan, kiu agrable malkaŝis sveltan korpon felise muskolozan, kaj lozegan violruĝan pantalonon el kiu apenaŭ videblis liaj nudaj piedoj.

         Eĉ ne proponante, li enmanigis al mi glasegon da ruĝa vino kune kun telero.

- Servu vin laŭplaĉe. Ĉu vegetarano vi estas ?

- Nu… ne, mi respondis, preskaŭ senkulpigante min.

- Mi estas. 

         Mi pretis respondi, ke li estas la unua, kiun mi renkontis, sed tiam Floriano aliris nin. La zipo de lia kombineo plu estis ĝissube malfermita, tiel ke la butiko nenion kaŝis de la internaj varoj, de la glata torshaŭto sunorumita ĝis la blanka katunaĵo iom makulita per tero, kiu ŝajnis atendi de mi purigcelan frotadon. La rigardon mi panikiĝe ne sciis kien direkti. Tial, migrigante ĝin aliloken, mi ekvidis tiel, trans la ŝultro de Floriano, super la pordo al la korto tra kiu mi unuafoje eniris, longan vicon da grimacantaj kaj dikventraj potaĵoj sur longa breto. Montrante ilin perfingre mi balbutis :

- La potaĵoj… ne sciante kiel aranĝi mian demandon prie.

­         Floriano sulkigis la brovojn kaj rigardis min strangamaniere.

- Ho ! La potaĵoj ? Jes. Ne temas pri iaj ajn potaĵoj…

- Ili estas la bonaj gardantoj de la loko, replikis la longharulo.

         Kliniĝante al mia orelo, kun la kubuto sur mia ŝultro, Floriano aldonis sekretvoĉe :

- Kelkaj estas eĉ perditaj animoj, kiujn ni iam kaptis, kaj tiel gaste fiksis surloke por ĉies bono.

         Ĉu tiam mi devis montri amuzitan mienon pro ŝerco subkomprenita, aŭ ĉu finfine mi ja troviĝis meze de frenezuloj ? Feliĉe, la alveno de tria iĉo savis min de tiu malkomforta situacio.

- Kie estas Ludo ? tiu ĉi scivolis.

         Krom oran ringon sufiĉe grandan en unu orelo, tiu juna kamparulo havis almenaŭ nenion kuriozan en sia aspekto. Lia freŝe tondita nigra hararo enkadrigis delikatan vizaĝon, kiun lumigis grandaj brunverdaj okuloj. Li surportis longan nigran t-ĉemizon, kiu preskaŭ tute kaŝis helbluan ŝorteton. Tio fakte ja notindas, ĉar kiam li alpaŝis nin, mi unuavide kredis, ke li eble nenion portis sub lia t-ĉemizo. Bedaŭrinde, kiam li haltis antaŭ ni por informiĝi pri Ludo, li ŝovis ambaŭ manojn sub la ĉemizo por loki ilin sub la akseloj, nudigante sian ventron kaj ties strangan tatuaĵon.

         Informite pri mia zorgado kvazaŭ patrineca pri lia amiko, tute ne atendite li premis varmege al mi la manon.

- Dankegon fratĉjo. Dankegon Ĵeromo. Ĉu Ĵeromo, jes ? Bonvenon ĉi tie. Mi nomiĝas Rolando. Bonvenon !

Kaj li plenigis du glasojn per vino, enmanigis al mi unu antaŭ ol tintigi ilin ambaŭ kaj malplenigi sian unuglute, kaj… foriri.

- Do, vi interesiĝas pri potfarado ? pluigis Floriano. Ĉu plaĉus al vi viziti nian atelieron ?

- Ho… Jes, jes… kial ne ?   

         Li puŝis perkubute la longharulon.

- Ĉu vi venas kun ni, Julio ?

         Mi do sekvis Florianon kaj Julion eksteren, en alian longan konstruaĵon trans la malantaŭa korto. Kiam la lumon ili ŝaltis, mi estis tuj impresita. Sub arte bela ĉarpentaĵo centoj da potaĵoj plenigis bretarojn, de la pavumita planko ĝis alte sub la traboj.

- Ŭaaaaŭ ! mi miris. Vi do fabrikas ilin profesie ?

- Interalie, jes, respondis Floriano. Sed ne nur.

         Ni enriris duan ĉambregon. Altaj potaĵoj birdoformaj kaj dikventraj grimacis laŭ vico ĉe longa muro el verde glazuritaj brikoj. Aliflanke, grandega tablo estis preskaŭ tute kovrita de figuretoj el argilo starantaj dense unu apud la aliaj. Ili havis homan formon groteskan kaj krudan. Kelkaj estis videble inoj kun dikaj mamoj, la aliaj iĉoj kun enorma kaco. La ampolo, kiu pendis de supre, kaj kiu balanciĝis pro la aerblovo kaŭzita de nia eniro, dancigis ilin ĉiuj kaj ties ombrojn. Neniam mi forgesos tiun premantan etoson. Mi demandis :

- Al kio ĉio ĉi utilas ?   

- Aĥ ! rikanis Floriano, subrigardante Julion. Evidentas, ĉu ne ?

- Ni ankaŭ praktikas sorĉarton, daŭrigis Julio. Ĉu vi konas sorĉarton ?

- Fakte, ne… tute ne…

- Vidu, diris Julio, montrante la penisegon de unu el la figuretoj. La firmeco de tia membro dum la sekiĝo kaj kuirado montriĝis teknika problemo.

         Li turnis sin al mi.

- Ne plu ! li aldonis kun bizara smajleto.

- Fakte, li daŭrigis, laŭtigante subite sian voĉon, se membra firmigo ja gravas, des pli gravas ties pluigo, cele al longa plugado.

         Kaj kaptante min ĉe tajlo, li ŝovis en mian orelon :

- Mi ne tro sokis… nu… ŝokis vin ? Ĉu ?

         Floriano revenis tiam de la apuda ĉambro.

- Ĉu vi jam gustumis medon ? li demandis.

- Mi ne scias. Medo… ? Kio estas ?

- Alkoholo de mielo. Ĝi estis trinkaĵo jam de pratempoj. Ni mem faras ĝin…

         Li staris antaŭ terkruĉego, en kies malsupra parto videblis kraneto el ligno. Apude, glasoj estis sur viŝtuko returnitaj, probable post lavado. 

- Nu, jes. En Bretonio, kie mi loĝas, oni nomas ĝin « ŝuŝeno ».

- Ho, vi venas de Bretonio ? Mi ŝategas Bretonion. Precipe la arbaron de Brocejlando. Ankaŭ ĝi estas lando de sorĉistoj, ĉu vi sciis ?

         Li verŝis tri glasojn da, kiujn li disdonis.

- Venu, li diris, venu vidi la koron de la fabrikejo.

         En tria parto de la konstruaĵo troviĝis tri torniloj kaj la granda konusforma forno el krudaj ŝtonoj.

         Ni trinkis medon glason-post-glase, dum mi aŭkultis la klarigojn de la iĉoj pri la diversaj ceramikaĵoj. Mi sidis sur tablorando dum ili sidis fronte al mi sur taburetoj apud la forno, kiu tutŝajne plu ellasis varmon de la pasinta potkuirado. Fakte, ĉu « aŭskulti » estas ja la taŭga vorto, ĉar biero, medo, varmo, plus la hejmrolumitaj cigaredoj jam aldoniĝis al la longtaga laceco.

- Hej ! Ĵeromo ! Ĉu vi dormas ?

         Ĉu mi eksonĝis ? Senpripense mi demandis :

- Do… vi vivas en komunumo ?

         Floriano metis siajn manojn sur miajn genuojn kaj kliniĝis, kvazaŭ li intencus flustri al mi sekretojn.

- Jes, Ĵeromo. Ni estas komunumo.

         Julio revenis kun pliaj glasoj da medo por ni tri.

- Komunumo de sorĉistoj. Ĉu vi ne timas ?

- Vi ne havu kialon por timi, aldonis Julio. Jes ja, ni praktikas nigran sorĉarton, sed ankaŭ blankan…

- Kaj, daŭrigis Floriano, ĉar al ni ŝajnas, ke vi estas bonega knabiĉo, ni ja plezure spertigus al vi ion eksterkutiman.

- Eĉ ion rave neforgeseblan. Vi fidas nin ? Ĉu ne ?    

         Julio ĵus metis sur la tablon apud mi ujon el metalo braĝoplena (de kie li prenis ĝin ?). Li elpoŝigis saketon el kiu li prenis nigrajn grajnojn, kiujn li disĵetis sur la braĝon. Blueca balzamodora fumo tiam tuj disvastiĝis.

- La vojaĝon vi ne bedaŭros, Ĵeromo. Ni kondukos vin tute sekure en fean mondon plezurplenan.

- Vi nur fidu nin.

         Kiam Floriano metis ambaŭ siajn pezajn manojn sur miajn ŝultrojn, tiam, tra la fumo mi konstatis, ke sian kombineon li jam demetis. Duonfermante la okulojn, mi trafis rekte fronte lian blankan kacujon, kacujon ŝajne karnoplenan. Volupta torporo ekinertigis mian tutan korpon. Ne vere tutan, fakte. Ĉar samtempe, neatendite, mi spertis, kaj mense kaj sekse, fortegan eksciton kaj viglecon. Fortaj brakoj kaptis min de malantaŭe por kuŝigi min surdorse, kvazaŭ mi fariĝus nura ĉifonpupo. Kaj kiam la manoj, kiuj atenteme gvidis mian kapon, ĝin maltenis aliflanke sur la tablo, tiam, malfermante plene miajn okulojn, mi povis nur strabi al balanciĝanta klabo en majesto, kaj, pli supre, enkadrigitan de pendantaj haroj, mi ekvidis la plaĉan vizaĝeton de Julio.

         Kion al mi ili trinkigis ? Kian drogon ili uzis ? Kiun sorĉadon ? Mi ja memoras, ke ili nudigis min. Mi ankaŭ memoras pri flamoj, almenaŭ pri dancantaj lumoj de fajro. Ĉu ili ekbruligis branĉfaskojn en la kuirforno ? Ankaŭ iliaj ŝvitantaj haŭtoj, iliaj baŭmantaj kacegoj ritme moviĝadis ĉirkaŭe. Mi kuŝis senkalsona sur tiu masiva tablego el kverka ligno kaj ne kapablis korpe kontraŭstari. Sed kuris tra miaj vejnoj volupta fluaĵo, dolĉa lafo, kiu ĝuege incendiis mian pudendon. Strange estas, ke mi samtempe konscias kaj ne konscias, partoprenas kaj submetiĝas, memoras kaj eble fantazias. Ĉar same kiel de tro stampiga sonĝo, distingi veron disde malveron el tiu spursvarmo fakte malfacilas. Iam mi vidas nur ilin ambaŭ. Kelkiam dekoj da manoj rolas en nigra meso ĉirkaŭ mia obelikso kaj la fumanta diabla incensujo lokita sur mia umbiliko. Iam miaj buŝo, manoj kaj pugtruo ne sufiĉas por kontentigi la tuta bakĥantaro, dum aliiam la pastroj de tiu sabatorgio nur duope oficas en ritoj apenaŭ malĉastaj. Ĉu miaj fantasmoj gvidis la dancon ? Kio pri la signoj, psalmokantoj kaj lascivaj vizioj. Pri lupo, lulado, lukto kaj luda lutado ? El ĉio tamen io certas : memoraĵo pri daŭripova longega ĝuego, kvazaŭ senĉesa aŭ senfina orgasmo, kies apogeon mi ne plu memoras.     

daŭrigota...

Aucun commentaire:

Enregistrer un commentaire