plezurigan viziton !

plezurigan viziton !

12.6.18

Petveturado suden (unua parto).



Ĉu vi memoris, ke mi ŝuldas al vi rakonton ? Fakte ja de longtempe, ĉar tion mi promesis al vi en decembro 2013, kiam mi surblogigis la tekston « Duŝejo ja speciala ». Ĉu nun vi memoras ? Mi fakte deziris rakonti al vi, karaj legantoj, mian tiaman vojaĝon suden per petveturado. Jen farite !

         Tiom longan vojaĝon per petveturado, tiam mi ankoraŭ neniam spertis. Mi estis ja juna !... Mi krome agnoskas, ke mi estis tre ekscitita pro tiu granda aventuro.

         Levante la polekson ĉe la elirvojo de mia loĝurbo, ne tro longtempe mi atendis, sed tiu unua veturado ne daŭris. Mi baldaŭ retroviĝis denove vojflanke, kore de senhoma kamparo. Nek fiko, nek trafiko. Mi eĉ ne sciis, ĉu mi estis ankoraŭ sur la bona vojo… Feliĉe, post pli ol duhora atendado sub varma suno, malnova kamioneto fine haltis.

- Ĉu vi perdiĝis ? demandis la ŝoforo. Kien diable vi do intencas iri ?

         Klinante sin al la ĵus malfermita pordo, la iĉo strangamaniere fiksis min. Li aspektis iom kamparule kaj ŝajnis al mi ege maljuna. Imagu ! tio estas almenaŭ kvardekjara !

- Enaŭtiĝu ! li diris. Ien ajn estos pli bone ol tie ĉi. La pugtruon de l’ mondo vi trafis !

***   ***   ***

         Laŭ la klarigoj de mia ŝoforo, kiu fine montriĝis ege afabla, mi ja vere troviĝis malproksime de la ĉefaj vojoj.

- Mi veturos vin ĝis taŭga loko por plu petveturi, li klarigis. Sed ne tujtuj. Mi devas unue tagmanĝi. Ĉu vi tagmanĝis ?

- Nu… ne, mi balbutis iom ĝenita.

- Do, se vi bonvolas, ni kune manĝos, kaj vi helpos min ŝarĝi la kamioneton. Poste mi veturos vin. Ĉu konsentite ?

- Konsentite !

         Fakte, mi havis nenian kroman elekton, kaj tia propono de kunmanĝado estis krome kvazaŭa miraklo. Mi jam lupe malsategis !

         Kio okazis poste, tion mi tute ne antaŭvidis. Alveninte en lia domo, ni ja ŝarĝis la kamioneton per fenestroj kaj rulŝutroj, kaj tion farite, li venigis min ĝardenflanken.

- Ripozu kaj senĝeniĝu libere, li diris. Mi duŝos min (li montris sian hararon fakte gipsoplenan) kaj preparos poste la manĝon. Granda salato ? Ĉu taŭgos ?

- Jes, perfekte ! Sed mi povas helpi, mi proponis ĝentile.

- Por la duŝo ? li ridis… Kaj li foriris, ne atendante mian reagon.

         Mi eksidis ĉe tablon sur la teraso. La ĝardeno estis kvietiga, ombrigita, ĉirkaŭita de alta heĝo. Videblis tute proksime blua ekstertera naĝejo kun blanka eskalo ĉeflanke. Mi atendis, nenifarante, ĝuante la freŝan aeron.

         Subite aŭdiĝis motoro de skotero, pli kaj pli laŭte, ĝis ĝi ŝajne haltis aliflanke de la domo. Sekvis alispeca bruo, surgruza paŝado, kaj junuliĉo aperis. Alta, kun longaj nigraj haroj, li surhavis malfermitan ĉemizeton kaj lozan sportŝorton. Alpaŝante, li tuj eksmajlis, montrante neniun surprizon trovi min ĉi tie.

- Mi vidis la kamioneton, li diris. Kie estas Tjerio ?

- Li preparas la manĝon.

- Vi ankoraŭ ne tagmanĝis ? Nu… Mi venis iom profiti la naĝejon. Ĉu ankaŭ vi ? Ĉu vi kunvenas ?

         Ĉar mi hezitis, li aldonis :

- Prefere oni banu sin antaŭmanĝe ! Faru kion mi diras, ne kion mi faras, li aldonis ridetante. Mi jam manĝis !

         Kaj kvazaŭ kamelpaŝe, li aliris la domon.

         Mi komencis iomete trovi la atendon longega, ĝis kiam la knabiĉo fine eliris. Li havis grandan plaĝotukon ĉetalie envolvitan kaj montris senharan torson.

- Nu ? Ĉu vi ne venas ? li insiste demandis.

Mi momente hezitis. Sed pro la varmo senombra, ŝovi sin enakven ja povus esti alloga.

- Mi elsakigu mian banŝorton, mi diris, etendante la brakon al mia apuda tornistro. Atendu, mi alvenos tuj…

- Tion vi tute ne bezonas, li respondis ridante.

Kaj levante la tukon, li montris sian nudan pugeton, kiun li petole kaj sonore manfrapis.

Kompreneble min multe ĝenis la situacion, kaj des pli la nuran penson vagadi senkalsone en fremdejo meze de fremduloj. Sed la vido de la helhaŭtaj gluteoj transsaltante la ŝvelan randon de la naĝejo fine spronis min. Mi lasis la mian bankalsonon seka ensake.

Krome, tion, kion mi iel ekflaris fine ja okazis. Mano baldaŭ ŝtelumis subakve kaj « erare » tuŝetis mian interkruron, kiu jam bastone atendis la vizitanton. Poste la duvosta besto fariĝis trivosta, dum la granda salato provarme velkiĝis en sia granda bovlego.

Ĉu indas aldoni, ke nur la postan tagon mi denove levis la polekson vojflanke ?...  

daŭrigota...

Aucun commentaire:

Enregistrer un commentaire