plezurigan viziton !

plezurigan viziton !

2.7.19

Dumonata feriado !


Saluton al ĉiuj vizitantoj de mia blogo, kaj aparte al tiuj, kiuj venas preskaŭ ĉiutage, kaj kiuj sin tutcerte rekonos !
Mi decidis ferii de la blogo por du monatoj.
Unue ĉar mi devas esti tre baldaŭ reoperaciita de postakcidenta problemo. Due ĉar mi metie ferios kun amikoj en aŭgusto. Krome, mi ŝatus dediĉi mian tempon al finverkado de kelkaj tekstoj (interalie por tiu ĉi blogo) kaj neniam trovas la tempon. Mi ankaŭ ŝatus verki romaneton (gejtema), kiun mi eble eldonos en la blogo, ĉapitron post ĉapitro. Jen la programo !
Mi pardonpetas kaj tamen esperas, ke al vi mi iomete mankos...
Povas esti, ke tamen mi surblogigos, sed sporade, kelkajn artikolojn. 
Nu, vi estu paciencaj...
Ne hezitu relegi la malnovajn tekstojn, spekti denove la malnovajn filmetojn, priĝui la malnovajn bildojn, ktp.
Vi ankaŭ rajtos sendi al mi viajn proprajn rakontojn. 



Mi esperas al vi agrablan feritempon !
Ĝis !


3 commentaires:

  1. C’est très bien de faire une pause, de s’accorder du temps pour réfléchir et écrire.
    Bon courage pour votre opération et reposez-vous bien.

    RépondreSupprimer
  2. Saluton Ĵeromo! Mi antaŭĝojas legi vian romaneton :-) Bonan feritempon al vi (kaj bonan kuraĝon por la operacio!). Ĝis septembro!

    RépondreSupprimer
  3. merci pour tous les bonheurs distillés _ hasta la vista , baby _

    RépondreSupprimer