...kaj ŝosoj leviĝas.
Printempas !
Tiu blogo temas pri gejaĵoj diversaj, t.e. literaturo, pentrarto, kinarto... Eblas legi tie ankaŭ informojn, kelkajn petolaĵojn kaj erotikaĵojn, sed vi spektos tie nek pornajn bildojn, nek pornajn videojn. Ne hezitu komenti kaj sendi mesaĝojn kaj kontribuaĵojn al : jerotanguy(ĉe)yahoo.fr
el la romano « Antaŭ la nokto » (Antes
que anochezca laŭ la originala titolo) de la kubana verkisto Reinaldo
Arenas (1943-1990), esperantigita de la traduko francen de Liliane Hasson.
En tiu aŭtobiografia verko, estas du ĉapitroj, kies
titolo estas « Erotismo ».
La unua estas la dekdua ĉapitro pri la junaĝo de la
aŭtoro. Mi jam plublikis ĝin antaŭ kelkaj tagoj.
La dua estas la trideknaŭa, pri liaj plenkreskaj
seksaventuroj, precipe en Havano. Ĉar tiu lasta ĉapitro estas sufiĉe longa, mi
elektis prezenti ĝin en pluraj partoj. Tiel vi ĝuos la enhavon pli longtempe. Jen
la dua parto.
De ĉiam havis Hiramo
Pratt problemojn kun teatroj. Li jam estis elpelita de Sovetunio, kie li iris
studi estiel juna komunisto, ĉar meze de spektaklo de la Bolŝoj-Teatro, oni
surprizis lin suĉantan la kacon de juna ruso. Pli poste, dum ni ambaŭ serĉis
literaturajn kaj erotikajn aventurojn en la Insulo de la Pinarboj, Hiramo
amrilatis kun knabiĉo, kiu laboris kun sia brigado por rikolti pampelmusojn. En
plena amorado, dum li midzis tiun uliĉon malantaŭ teatra kurteno, tiu-ĉi senatendite
leviĝis, kaj Hiramo elmontris sin meze de la scenejo. Ni ne diru, ke aplaŭdoj
ekaŭdiĝis de la publiko, sed ja pli ĝuste, laŭtegaĉa tumulto. La midzita ulo
estis ĉirkaŭ deksesjara, tial Hiramon oni arestis, tondis kaj enkarcerigis. Mi
pasigis longan semajnon, vaganta sur la Insulo de la Pinarboj por trovi en kiu
malliberejo li troviĝas. Fine rezigninta, kiam mi estis enŝipiĝonta por reiri
en Havanon, mi ekvidis Hiramon, eskortita de pluraj provosoj, kiuj kondukis lin
al la ŝipo. Malantaŭe, same malliberigita, sekvis la tre bela knabiĉo. Oni
malpermesis al Hiramo restadi en Havano, kaj sendis lin en agrikulturan
laborkampon en la provico Oriente, loko de lia naskiĝo. De tiam, ni longtempe
korespondis.
Ni
kelkiam trafis amantojn kun krimaj intencoj, aŭ kompleksoj, kiuj puŝis ilin al
nepravigebla uragano da violento. La kazo de Amando Lopez estis signifa. Li
renkontis belan knabiĉon, kiu praktikis ĵudon, kaj venigis lin siahejmen. La
junulo petis, ke li kuŝiĝu, kaj rigardadis la Glugluon, tio estas la kromnomo
de Amando Lopez. « Kian belan kolon vi havas, diris la uliĉo, etendu ĝin
iomete pli. » Tiam, tiu bela vira specimeno ordonis : « Nun, vi
fermu la okulojn. » Amando, kun streĉita kolo kaj fermitaj okuloj, kvazaŭ
ekstaziĝanta cigno, esperplene atendis kareson, sed la juluniĉo eligis la
tradician krion de la ĵudistoj, ĵetis sin al la korpo de Amando, kaj per
malfermita mano, frapis lin ĉe la kolon. Tion, kion li volis, estis nek pli nek
malpli frakasi lian gorĝan pomon por tuj mortigi lin. Amando, viglega kviro,
tiom blekis, ke li alarmis la tutan najbararon de la pensiono. Ĉiuj kuregis por
helpi, kaj veturis lin rapide en hospitalon, dum li sputis sian sangon. La
junuliĉo malaperis, superŝutante lin per torento da insultoj.
Multfoje,
la erotikaj aventuroj de la Glugluo finiĝis en hospitalo. Mi memoras ke iam, mi
prezentis al li unu el la rekrutoj, kiu kutimis viziti min. Mi havis tiam ian
privatan armeon : mi konatiĝis kun rekruto, kiu la morgaŭon venis kun sia
amiko, kiu venis kun alia amiko, kaj tiel plu. Iafoje, mi havis dek aŭ dudek da
ili en mia ĉambro, tio estas multe tro. Krome, ni emis malavari, disdividante
niajn amikojn, dum iliaflanke, ili sentis sin stimulitaj pro la novaj
renkontiĝoj. Do, mi kondukis tiun rekruton ĉe Amandon. Li vere estis bela knabiĉo,
sed li havis etan kacon, kaj Amando estis ambiciulo. Tial, ĉar la soldato ne kontentigis
lin, li petis ke li enŝovu en lian anuson pilkbatilon, dediĉitan por tiu uzo.
Sed la soldato iom troigis kaj enigis la tutan batilon en lian anuson, tiel
kaŭzante intestan perforadon kaj poste peritoneiton. Dum longtempe poste,
Amando devige portis artefaritan anuson. La nomo de la Glugluo tiel ŝanĝiĝis :
de tiam oni nomis lin Dutruo.
Kelkiam,
ni estis turmentataj pro la ĵaluzo de tiuj uliĉoj, de tiuj pugfikantoj kiel ni
nomis ilin. Aliiam, tiu ĵaluzo ekflamis inter ili. Iun tagon, mi enirigis tre
belan knabiĉon en banbudon de La Concha, sed alia uliĉo, probable enamiĝinta al
la unua, sciigis al la polico, ke du iĉoj estis fikantaj en banbudo. Nu, ja
kompreneble, ĉia samseksema agado estis malpermesita kaj subpremita, kaj povis eĉ
kosti jarojn da mallibero. Tio ne malhelpis, ke tiu malbonfarulo kondukis iun
policiston ĝis la budo kie, nudaj kaj ŝvitantaj, ni seksumis. Ili ordonis, ke
ni malfermu la pordon, ĉar tra la supra vazistaso, ili jam vidis nin, unu en la
alian. Ja evidentis, ke ne eblis eviti la problemojn. Du iĉoj, adame nudaj,
ekscititaj, enŝlositaj en banbudo, ne povis doni iun ajn senkulpigon al la
polico. Fulmrapide, mi buligis ĉiujn miajn aĵojn, envolvis ilin en mia ĉemizo,
malfermis la pordon, kaj antaŭ ol la policisto min kaptos, eligante ŝrikon, mi kurege
malsuprengrimpis la ŝtuparon de La Concha, ĵetis min en akvon kaj naĝis for al
la marvasto. Ĉi-foje, la naturo favoris min, ĉar subite ekblovis tropika
tempesto. Okazis kvazaŭa miraklo. Ĉe la marbordo, mi ekvidis polican
patrolŝipon, kiu serĉis min, sed tiam, pluvegis tiom forte, ke ili perdis min
el la vido. Mi albordiĝis tiel nuda sur la plaĝojn de Patrice Lumumba, je du aŭ
tri kilometroj for le La Concha. La pluvo jam ĉesis, kaj tie troviĝis tri
knabiĉoj plonĝantaj en la maron de saltotabulo. Temis pri eksterordinaraj uloj.
Antaŭ ili, mi suprengrimpis al la saltotabulo kaj surmetis mian banpugujon. Ni
babilis. Mi ne scias, ĉu ili suspektis, ke io kurioza okazis al mi, sed ili de
pridemandis. Ni iom kune naĝadis. Kaj post kelkaj minutoj, ili alvenis en mian ĉambron,
kiu feliĉe situis tute proksime de la Patrice Lumumba. Ili ja rekompencis min
de ĉiuj miaj timegoj okazintaj en La Concha. Sed dum monatoj, mi devis eviti
tiun plaĝon, kie mi vidis tiom da iĉoj pretaj seksumi kun aliaj iĉoj. Iasence,
temis pri historia loko. Ekde la tempo de la Respubliko, ĉiuj venis tien por
fiki en la banbudoj, kie eblis enfermiĝi por agi laŭplezure. Kaj ni agnosku, ke
tiuj uliĉoj, ĉu en bankalsoneto, ĉu nudaj, verdire estis nerezisteblaj.
Tien
venis iĉoj kune kun siaj edzinoj. Ili amuziĝis sur la plaĝo, sed iam-tiam, ili
eniris vestodeponejon por ŝanĝi sin, kaj tiuokaze ili havis seksajn rilatojn
kun aliaj junuliĉoj, antaŭ ol reveni al sia edzinoj. Mi memoras aparte belan iĉon,
kiu ludis sur sablo kun sia edzino kaj filo. Li kuŝiĝis, levis la gambojn, kaj
lasis min vidi belegajn testikojn. Mi longtempe observis lin. Li denove ludis
kun la etulo, kaj rekomencis sian artifikon.
Finfine, li eniris la konstruaĵon, kie troviĝis banbudoj, sin duŝis kaj supreniris
por ŝanĝi sin. Lin mi sekvis, kaj petis, laŭmemore, cigaredon aŭ alumeton, kaj
li tuj proponis, ke mi eniru. Dum kvin minutoj, li kondutis nekredeble malfidele
al sia edzino. Mi revidis lin iam poste je la brako de lia edzino, kun lia
filo. Kia bela familia bildo. Ŝajnas al mi, ke la ideo de mia romano Pliafoje
la maro venis de tio, ĉar tiu maro fakte estis rolanto, kiu plej erotizis
nin, maro tropika, plena je superbaj adoleskantoj, je iĉoj banantaj sin
kelkfoje nude, aŭ en maldika kalsoneto. Iri ĉe la marbordon, rigardi la maron,
jen mirigega festo, kie ĉiam eblis trovi anoniman amoranton, kie atendis nin en
la ondoj.
Iam,
ni fikis subakve. Prie mi fariĝis specialisto. Mi sukcesis akiri maskon kaj
palmoŝuojn. La submara mondo estis miriga, same kiel admiri tiujn korpojn sub
akvo. Okazis, ke mi seksumis sub akvo kun iu, kiu ankaŭ havis maskon. Kelkfoje,
la iĉo estis akompanata, kaj dum li babilis kun iu ĝis la kolo mergiĝinta, mi vigle
kaj ĝisĉure suĉis al li la kacon, kaj mi malaperis poste pere de palmobato.
Tio, kion la kunparolanto eble rimarkis, estis nur profunda dumejakula ĝuĝemo.
Strange estas, ke kiam en artikola titolo troviĝas kelkaj vortoj kiel ekzemple "kalsono", "pugo", "kaco"..., tiuj paĝoj estas multe pli vizititaj ol la aliaj.
Ĉu oni konkludu, ke tiuj Esperantaj vortoj estas aparte uzataj en retserĉiloj ?
Surblogigi fotojn de belaj iĉoj ne estas la problemo. Estas amaso da...
Se komenti, eĉ nur titoli ilin, jen alia afero !
Kelfjoje la bildo mem helpas. Alifoje mia imago perfekte ludas sian rolon. Sed ne ĉiam, bedaŭrinde...